Malriĉeco

Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj

Enkonduko

“Kiel sklaveco kaj apartismo, malriĉeco ne estas natura. Ĝi estas homfarita kaj povas esti superfortita kaj malaperigita per agoj de homoj.” Mandela, Nelson, 2005, kontraŭapartisma batalanto kaj eksprezidento de Suda Afriko

La diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj grandiĝas pli kaj pli rapide en Aŭstrio, kiel en la tuta mondo. Ĉiam pli granda kvanto da homoj vivas en necertaj kondiĉoj. Tiuj malegalaj kondiĉoj rilatas ne nur al la enspezoj kaj riĉeco de homoj, sed ankaŭ al iliaj rilataj oportunoj. Kvankam malriĉeco en industriaj landoj estas tre malsama ol en evoluantaj landoj, en ambaŭ ĝi signifas mankon de oportunoj kaj ŝancoj kaj neniun partoprenon en monda riĉo. Pro ĝia nuna esenco, estas absolute necese okupiĝi pri tiu temo.

Ĉi-module vi okupiĝos pri la komplekseco de malriĉeco. Vi renkontos la plurfacetan naturon de malriĉeco kaj ekkonos diversajn manierojn mezuri ĝin. Surbaze de la dokumentfilmo “Give us the money” kaj la influaj faktoroj de edukado, sano kaj sekso, vi studos la eblajn kaŭzojn kaj konsekvencojn de malriĉeco. Vi enprofundiĝos en kontraŭmalriĉecajn decidojn per la ekzemplo de la Jarmilaj Evoluaj Celoj (JEC) kaj analizos iliajn fortojn kaj malfortojn.

Kursoplano:

  • 25 paĝoj
  • Komencaj demandoj
  • Finaj demandoj
  • 1 praktika ekzerco, por kiu vi forlasos la komputilon kaj serĉos kontraston inter riĉuloj kaj malriĉuloj en via regiono

Antaŭvidita daŭro de la modulo: ĉ. 4 horoj

  • Developed by: Koshina Switil, Baobab