Malriĉeco

Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj

Sekso

“Malriĉeco ne estas sekse neŭtrala.” Deutsche Gesellschaft für internationale Zusammenarbeit (Germana asocio por internacia kunlaborado)

Tio signifas, ke malriĉeco ne same trafas virinojn kaj virojn, knabojn kaj knabinojn.

Kiam vi pensas pri via ĉirkaŭaĵo kaj viaj konatoj, ĉu vi rimarkas malsamojn inter viroj kaj virinoj rilate al tio? Pensu pri enspezoj, estreco, patrina ferio, vartado…

Tutmonde, precipe en la malplej evoluintaj landoj, aliro al edukado, terposedo, kredito kaj modernaj teknologioj por virinoj estas malalta. Superforti malriĉecon per siaj propraj streboj tial estas malproksima celo por multaj. Pluraj studoj temas pri la rilatoj inter edukado kaj sekso kaj trovas, ke edukado de virinoj kaj knabinoj havas multajn favorajn efikojn. Ĝi influas la sanon de patrinoj kaj infanoj, la naskokvanton, aidoson kaj aliajn malsanojn, kaj tiel helpas al malpliigo de malriĉeco kaj ekonomia kresko.

Viaopinie, kial riĉeco tutmonde pli trafas knabinojn kaj virinojn?

Fontoj

http://www.giz.de/fachexpertise/html/1920.html