Migrado

Ĉi tiu modulo malkovras, kio estas migrado, kaj ebligas al ni koni nian propran migran historion

Transnacia piedpilkado

Nun ni saltu de Meksiko al Eŭropo. Eĉ eŭropaj landoj havas la fenomenojn transmigrado kaj transnaciismo. Ĉefe la grandaj urboj, la preferata vivejo de migrantoj, estas lokoj de rapida ŝanĝiĝo en la tuta mondo, kaŭzata de la kuniĝo de diversaj homgrupoj, kiuj iĝas pli moviĝemaj. “Transnaciaj spacoj” aperas en multaj lokoj kaj ne estas facile atingeblaj aŭ ĉirkaŭbareblaj. Tamen ili havas socian strukturon, kiun reprezentas sociaj retoj, kiel ni jam vidis en la familio de Doña Rosa.

La antropologiisto Philip Kohl faris filmon en Mannheim, malgranda germana urbo, dum la piedpilka mondopokalo en 2010. En la distriktoj Jungbusch kaj Filsbach, migrantoj estas plimulto je 60 %.

Li studis, kiel plurkultura distrikto spertas venkon de “sia nacia teamo”, eĉ aparte internacia teamo.

La mezludisto Mesut Ozil havas turkan devenon. Responde al la daŭraj demandoj de la amasinformiloj, ĉu li nun estas turko aŭ germano, li respondis: “Mi pasigis pli da tempo dum mia vivo en Hispanio ol en Turkio; ĉu tiam mi estas german-turka hispano aŭ hispan-germana turko? Kial ni ĉiam pensas pri tiaj limigaj terminoj? Mi volas esti mezurata kiel piedpilkisto, kaj piedpilkado estas internacia, ĝi neniel rilatas al la radikoj de la familio.”

Aliaj steluloj de germanaj piedpilkaj teamoj estas Lukas Podolski, kun polaj radikoj, Sami Khedira kun tuniziaj radikoj kaj Cacau, brazildevena.

Takso

Spektu la antaŭfilmeto de la filmo, kune kun la raporto pri ĝi en germana televidkanalo.

Antaŭfilmeto:

Raporto en ZDF:

  • Kian senton la antaŭfilmeto estigas en vi?
  • Kiel vi imagas la filmon?
  • Ĉu vi kredas la pozitivan mesaĝon de la filmo?