Tutmondiĝo

Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn

Enkonduko

“Tutmondiĝo influas ĉiujn el ni, eĉ antaŭ ol ni scias precize, kiel ĝi fakte funkcias. Tial ni devas provi kompreni kio okazas, kaj kial.” Parolado en Berlino en 2002 de Johannes Rau (eksprezidento de Germanio).

Via ĉiutaga vivo estas ligita al tutmondaj rilatoj, kio signifas, ke tutmondiĝo influas vian vivon. Monda evoluo koncernas vian vivon kaj vi estas enretigita kun la mondo. Sed tutmondiĝo influas ne nur vian vivon, sed ankaŭ la realon de vivo de homoj tutmonde. Tial gravas ekkoni tutmondajn procezojn, kompreni la mondon ĉirkaŭ ni kaj evoluigi tutmonde akcepteblajn kaj respondecajn pensmanierojn.

Ĉi-module vi ekscios, kio estas malantaŭ la moda vorto “tutmondiĝo” kaj kiel ĝi rilatas al vi persone. Vi lernos la efikojn kaj dimensiojn de tutmondiĝo, okupiĝos pri la kaŭzoj kaj kontraŭdiroj de tiu rapida monda integriĝo kaj ekkonscios pri tutmondaj konektoj, dependecoj kaj politikoj.

Kursoplano:

  • 23 paĝoj
  • Komencaj demandoj
  • Finaj demandoj
  • 2 praktikaj ekzercoj, por kiuj vi devos foriri de la komputilo kaj iri serĉi viajn konsumatajn produktojn

Antaŭvidita daŭro de la modulo: ĉ. 4 horoj

  • Developed by: Koshina Switil, Baobab