Tutmondiĝo

Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn

La ekonomia aspekto de tutmondiĝo

La ekonomia dimensio de tutmondiĝo temas pri la tutmonda ekonomia reto. La liberaligo de la monda ekonomio kondukis al kresko de la movado de varoj, servoj, homoj kaj kapitaloj. Pro tio, ke naciaj limigoj al eksterlanda komerco estis forigitaj kaj landlimoj malfermiĝis, kompanioj iĝis pli kaj pli enretigitaj kaj plurnaciaj kompanioj ofte translokigas produktadon de siaj produktoj al tiel nomataj malmultekostaj landoj por ŝpari monon. Ekstraktado de krudaj materialoj, produktado, komerco kaj konsumado en la mondo tiel rilatas unu kun la aliaj kaj estas karakterizataj de mondaj dependecoj.

Elektraj aparatoj, vestaĵoj, mebloj kaj manĝaĵo estas ekzemploj de ĉiutaga komerco, kiun klarigas tutmondiĝo de ekonomio. Sed kiel ni ricevas niajn produktojn, kaj kio okazas al ili, post kiam ni forĵetas ilin? La aktivisto kaj prezentisto Annie Leonard pritraktis tiujn demandojn kaj kelkajn respondojn oni povas trovi en ŝia filmo “The Story of Stuff”.