Medio
Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo
Kreskaĵoj kaj bestoj
Kreskaĵoj kaj bestoj ĉirkaŭ ni estas parto de nia medio. Neniu scias precize, kiom da specioj ekzistas en la mondo, ĉar grandaj partoj de pluvarbaroj, profundaj oceanoj kaj la diversa mondo de mikroorganismoj estas nur malgrande esploritaj. Estas tamen certe, ke la vivdiverseco sur Tero malkreskas pro klimata ŝanĝo, senarbarigo, intensa agrokulturo kaj trofiŝkaptado, kaj ankaŭ media poluo. Pro homa influo al naturo, la disponebla vivejo por kreskaĵoj kaj bestoj malgrandiĝas. Ĉar ¾ el la tutmonda manĝaĵproduktado konsistas el 12 kreskaĵaj kaj 5 bestaj specioj, la perdo de vivdiverseco plirapidiĝas. La Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUKN) ofte publikigas “ruĝajn listojn”, kiuj klarigas la statuson de endanĝeraj bestaj kaj kreskaĵaj specioj.
Randy Laist instruas la anglan en la universitato Goodwin en Connecticut kaj priskribas sin kiel esploriston de kibernaturo. En 2011 li lanĉis videoprojekton kun la celo konsciigi pri formortontaj specioj.
Legu la “ABC de formortintaj specioj”, spektu la videojn kaj poste respondu la demandojn.
A por uro (angle: aurochs)
B por blanknaĝila delfeno
C por kaspia tigro (angle: Caspian tiger)
D por dido
E por Elasmotherium
F por Falklanda vulpo
G por grandega bradipo
H por Huia
I por giganta cervo (angle: Irish elk)
J por japana marleono
K por koalo-lemuro
L por malgranda makroto (angle: lesser bilby)
M por meksika urso
N por Nyctimene sanctacrucis
O por Oahu
P por migrokolombo (angle: passenger pigeon)
Q por kvago (angle: quagga)
R por Rhinodrilus fafner
S por Hydrodamalis gigas (angle: Steller’s sea cow)
T por tilacino (tasmania tigro)
U por Clappia umbilicata (angle: umbilicate pebblesnail)
V por Noronhomys vespuccii (angle: Vespucci’s rodent)
W por lana mamuto (angle: wooly mammoth)
X por formortado (angle: extinction)
Y por kial (angle: why)?
Z por zoologio
- Kiajn konsekvencojn tio havus al la ekologia sistemo, se ĉasfiŝoj kiel spadofiŝo, ŝarko aŭ tinuso malaperus el la manĝoĉeno?
- Akvobredado ŝajnas problemo al trofiŝkaptado en la mondaj oceanoj. Tutmonde, ĉiu dua manĝata fiŝo devenas de dolĉakvaj fiŝbredejoj aŭ de maraj kaĝoj. Ruĝa tinuso bezonas proksimume 20 kg da fiŝa manĝaĵo por ĉiu kilogramo da karno. Laŭ vi, ĉu tinusbredado solvas la problemon en daŭripova maniero?
La kompleta alfabeto de malaperintaj specioj troveblas ĉe tiu adreso: https://www.youtube.com/playlist?list=PLSQNRMN4xAVRxHaD4CUv2GQDoBYtebPST
Fontoj
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag
Hutter, Claus-Peter/ Blessing, Karin/ Köthe, Rainer (2012): Grundkurs Nachhaltigkeit. Handbuch für Einsteiger und Fortgeschrittene. Munich: Oekom
http://econowblog.blogspot.co.at/2012/05/songs-for-extinct-species-interview.html