Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Malalta miliardo

En sia libro “The Bottom Billion”, Paul CollierPaul Collier[/url] provas klarigi kial la plej malriĉaj landoj malsukcesas, kaj kion oni povas fari pri tio.

Laŭ Paul Collier, profesoro de ekonomiko en la Universitato Oxford, iuj landoj aŭ regionoj ne povas kreski pro kaptiloj, en kiuj ili estas:

La konflikta kaptilo

La unua el la kvar kaptiloj estas konflikto. el tiuj en la plej malriĉa miliardo de homa loĝantaro aŭ partoprenas, aŭ resaniĝas de enlanda milito. En batalo kontraŭ malriĉeco, enlanda milito kreas malvirtan cirklon: milito kaŭzas malriĉecon, kaj malalta enspezo kontribuas al streĉo. Malalta kresko signifas altan senlaborecon, kaj tiel multe da koleraj junaj viroj, kiuj pretas batali. Konflikto poste detruas infrastrukturojn kaj fortimigas investantojn, kio lasas eĉ malpli da oportunoj. Konstrui pacon devas esti granda parto de solvado de malriĉeco.

Ĝusta respondo: 43 %

Senmara lando kun malbonaj najbaroj

La dua kaptilo estas geografio: problemo, kiam lando ne havas maron kaj nur malbonajn najbarojn. el la malalta miliardo vivas en senmaraj landoj, kaj tio estas vera problemo por evoluado. Senmareco ne nepre estas katastrofo, se viaj najbaroj havas decan infrastrukturon kaj permesas al vi uzi siajn havenojn. Collier donas la ekzemplon de , kiu povas komerci tra Italio aŭ Germanio. Se viaj najbaroj ne ŝatas vin aŭ estas senpovaj landoj, ne eblas eksporti. Komparu Svislandon kun Ugando, kiu havas landlimojn kun , Sudsudano, Somalio, Ruando, Kongo kaj .

Ĝusta respondo: 38 %; Svislando; Kenjo; Tanzanio

La kaptilo de naturaj fontoj

Alia malriĉeca kaptilo estas naturaj fontoj. Ŝajnas paradokse diri, ke riĉeco je naturaj fontoj estas faktoro de malriĉeco, sed nur konsideru, ke Sudsudano, kaj ĉiuj havas nafton, por vidi, kiel tio okazas. Malofte okazas, ke riĉeco je naturaj fontoj iras al la popolo. Kelkfoje estas simple pro tio, ke enspezoj iras rekte al eksterlanda bankokonto de elito, sed la ĉefa problemo estas, ke amasa investado al iu sektoro forprenas atenton, kapitalon kaj kapablojn de aliaj sektoroj de ekonomio.

Ĝusta respondo: Angolo; Zimbabvo

Malbona regado en malgranda lando

Tri kvaronoj el la malalta miliardo vivas en landoj, kiuj malsukcesas aŭ antaŭ nelonge estis malsukcesaj ŝtatoj: landoj kiel , Haitio, aŭ Zimbabvo. Kiam registaroj ne funkcias, aŭ ekzistas nur por sia propra profito, evoluado ne eblas. Estas malfacile taksi tion, sed Paul Collier taksis, ke ĉiu malsukcesa ŝtato kostas 100 miliardojn da dolaroj al la monda ekonomio, kaj ĉar la kosto de operacioj por ripari malsukcesan ŝtaton estus kutime malpli alta, li subtenas pli da militaj operacioj. Tio malĝojigos multajn homojn, sed ne nepre devas esti aŭ Irako. Kio okazus, se internacia ĉeesto forigus Mugabe, kiam li antaŭ nelonge malgajnis baloton?

Ĝusta respondo: Somalio; Sudano; Afganio