Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Ĉu vi sciis, ke…

  • …kiom da elcentoj de la monda enspezo devenas de la malplej riĉaj 40 % de la monda loĝantaro?
    5 elcentoj. La plej riĉaj 20 % kreas tri kvaronojn de la monda enspezo.
  • …kiom da homoj eniris la 21-an jarcenton ne scipovante legi libron aŭ skribi sian nomon?
    Preskaŭ miliardo da homoj
  • …la suma riĉo de kiom da plej riĉaj homoj en la mondo valoras pli ol la MEP (malneta enlanda produkto) de ŝuldegaj malriĉaj landoj (567 milionoj da homoj)?
  • …kiom da homoj vivas sen elektro?
    1,6 miliardoj da homoj
  • …kiom da homoj vivas en ladurboj?
    Proksimume 1 miliardo da homoj.
  • …kia estis la stato de Ĉinio kaj Barato antaŭ tutmondiĝo?
    Pli malriĉaj ol plej multaj malriĉaj landoj.
  • …ke naturaj rezervoj povas konduki al malriĉeco?
    Grandaj enspezoj el naturaj rezervoj malaltigas politikan sinregon (korupto, subaĉeto kaj misuzo de ŝtata buĝeto). Enspezoj el tiuj naturaj fontoj grande malaltigas bezonon je imposto. Kiam landoj riĉaj je naturaj rezervoj ne bezonas imposti la civitanon, tio ne estigas ĉe ili senton de kontrolo pri tio, kiel imposto estas uzata.
  • …ke en la 1980-aj jaroj, internaciaj financaj institucioj decidis devigi registarojn de evoluantaj landoj fari necesajn reformojn per “kondiĉoj”?
    Lando en la plimulta mondo povis ricevi monon por evoluiga kunlaborado nur se ĝi promesis iom ŝanĝi sian ekonomian politikon. Tio ne bone funkciis, ĉar ekzemple Kenjo prenis monon de la Monda Banko interŝanĝe de la sama reformo 5-foje en 15 jaroj. La reformo ne estis efektivigita kaj poste ĝi estis nuligita. Plej surprize estas, ke la mono por evoluiga kunlaborado daŭre fluas. Kial? Ĉar oficistoj de la Monda Banko laboris same kiel oficistoj de ajna komerca banko: ju pli da mono ili provizas, des pli bone estas por ilia kariero.
  • …statistikaj pruvoj montras, ke evoluiga kunlaborado funkcias laŭ “inversa ordo”?
    Tio signifas, ke ju pli da evoluiga helpo oni donas, des malpli efika ĝi estas: la unua miliono estas pli produkta ol la dua. La Centro por Tutmonda Evoluo taksas en siaj esploroj, ke kiam evoluiga kunlaborado atingas 16 % de la MEP de la cellando, ĝi iĝas neefika. En Afriko, financo de evoluiga kunlaborado estis proksima de tiu proporcio, eĉ antaŭ la G8-kunveno en Gleneagles. En junio de 2005 en Gleneagles, la plej potencaj landoj promesis, ke ili duobligos la financadon por evoluiga kunlaborado en Afriko.
  • …kiel civitana socio povas influi grandajn internaciajn korporaciojn en ilia firmaa konduko favore al evoluado?
    Post premo de NRO-j, De Beers (la plej granda diamant-elfosa kompanio) konvinkiĝis, ke ili komencu atestigi siajn diamantojn (Kimberley-procedo por atestigo de diamantoj). Oni pruvis, ke fermi okulojn antaŭ tiu problemo (mono el diamantoj estas uzata por financi enlandajn militojn en multaj landoj de la plimulta lando) havos gravajn konsekvencojn: se la ideo de sangaj diamantoj enradikiĝos en la menson de aĉetantoj, la prezo de diamantoj rapide malkreskos.
  • …ke en mezo de la 1990-jaroj, esploro pri publikaj financfluoj en Ugando montris, ke nur 20 % de la mono atribuita de la ministrejo pri financo al bazaj lernejoj (krom la salajro de instruistoj) atingis la lernejojn?
    Post tio la ĝenerala sekretario de la ministrejo de financoj kaj planado Emmanuel Tumusiime-Mutebile decidis ŝanĝi la situacion uzante novan metodon. Ĉiufoje, kiam la ministrejo de financoj sendis monon al lernejo, ili sendis raporton pri tio al loka gazetaro kaj al la lernejo mem, en kiu ili diris, kiom da mono ili ricevos. Post 3 jaroj, ili denove esploris kaj la kvanto da mono kreskis de 20 % ĝis 90 %.
  • …kio estis unu el la unuaj decidoj de la niĝeria ministro de financoj Ngozi Okonjo-Iweala en 2003?
    Publikigi raportojn pri monsumoj, kiuj fluas al ĉiu regiono de la lando ĉiumonate. La nombro da venditaj ekzempleroj atingis maksimumon la unuan tagon; homoj volis scii, kien iras ilia mono. La reagoj de homoj kaj mortminacoj al la ministro montris, ke ŝi iris laŭ la ĝusta vojo.
  • …kio okazis en 1978 en la malgranda vilaĝo Xiaogang, en la provinco Anhujo en la koro de Ĉinio, kie rizo estas kultivata?
    20 familioj havis sekretan renkontiĝon. La vilaĝanoj estis malriĉaj kaj senesperiĝis. La sistemo de komunumoj starigitaj de ĉinaj komunistoj en la tuta lando finiĝis fuŝante produktadon de manĝaĵo. En tiu sistemo, ĉiuj respondecis pri kultivado de kampoj kaj ĉiuj dividis la enspezon. Laboreganto ricevis saman kvanton da manĝaĵo, kiel homo faranta nenion, kaj pro tio malmultaj homoj volis labori. La vilaĝanoj de Xiaogang decidis dividi la kampojn kaj ĉiu kultivu sian kampon kaj ricevu profiton de ĝi. Ili ne parolis pri la interkonsento, post ke komunismaj oficoj ne eksciu pri ĝi. La produktado de rizo en la vilaĝo tre grandiĝis. Ne eblis longe kaŝi tiajn rezultojn. Najbaraj vilaĝoj scivolis, kiel homoj de Xiaogang sukcesis pligrandigi sian rizprodukton. Ankaŭ ili komencis fari same.
  • …kiel forigi la barojn, kiuj haltigas evoluon de negoco en malriĉaj landoj?
    Simeon Djankov de la Monda Banko, kune kun siaj kolegoj, eltrovis, ke lando, kie negoco malbonfartas, estas speco de lando, kie homoj devas transiri multajn burokratajn restriktojn, estas pli granda korupto kaj neformalaj negocoj estas pli oftaj. Negoco malbonfartas ankaŭ en lando, kie malbonas resaniĝo de ŝulda repago kaj sekvado de kontraktoj kaj malfacilas registri posedaĵojn kaj resaniĝi de bankrotinta negoca partnero. Fondi kompanion en Maputo daŭras 153 tagojn, en Toronto nur 2. Registrado de posedaĵo en Abuĝo postulas 21 paŝojn, en Helsinko nur 3. Kiam ŝuldanto estas nepagipova kaj bankrotas, kreditantoj ricevas 13 cendojn el dolaro en Mumbajo, en Tokio pli ol 90 cendojn el dolaro. La esploro de Djankov atentigis pri la problemoj de la diversaj kondiĉoj por lanĉi firmaon en malsamaj landoj. Ĉiujare li publikigas raporton pri la landoj, kiuj pliboniĝis, kaj kiuj ne. Tiuj raportoj estas atingeblaj de ĉiuj kaj povas influi kapablon de ŝtato allogi kapitalon.
  • …kiom da pruntoj estis repagitaj en la banko Grameen, kiu estis starigita por provizi pruntojn al la plej malriĉaj homoj de Bangladeŝo?
    Pli ol 98 % el la pruntoj estis repagitaj, kio signifas, ke la mono de la banko Grameen povas esti pruntata ree kaj ree al la malriĉuloj. La banko Grameen havas 7,58 milionojn da pruntantoj kaj kiam ĝi fondiĝis, ĝi prunteprenis 7,4 miliardojn da dolaroj. Ĉio komenciĝis, kiam profesoro pri ekonomiko, D-ro Muhammad Yunus, vizitis kamparan Bangladeŝon en 1976. Tie li rekontis Sufiyan, malriĉegulinon, kiu klopodis nutri sian familion produktante bambuajn seĝojn. Sufiya estis enkaptita. Ŝi devis prunti 20 cendojn tage por aĉeti materialon, sed la banko ne pruntis monon al ŝi, ĉar ŝi ne havis akcepteblan garantion kaj la monsumo estis tro malgranda. Pro tio Sufiya devis prunti de pruntistoj kun tre alta interezo. Per tio ŝi povis havi nur 2-cendan profiton el 12-hora labortago. La najbaroj de Sufiya spertis la saman malkontenton. La profesoro deprenis sian monujon kaj pruntis al Sufiya kaj 41 najbaroj entute 27 dolarojn. Surprize, ĉio repagiĝis ĝustatempe. Male al komuna kredo, eblis prunti monon al malriĉuloj kaj rehavi ĝin. 35 jarojn poste tiu profesoro ricevis Nobel-premion.