Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Ok dolaroj por Elizabeth

Tri semajnojn poste, Peter revenis al Slovakio. Li estis tre ĝoja, ĉar li povis savi ies vivon. Sed kiam adrenalino malaperis, la analizema parto de lia personeco komencis labori.

Kial estus eraro pagi por penicilino? Kio estus pli efika strategio por savi Elizabeth?

Elizabeth bezonis konsolon: kuŝante agonie en sia domo, ŝi ne povis helpi sin kaj bezonis iun, kiu helpus ŝin. Ĉu Peter estis la ĝusta persono por helpi ŝin? Ĉu neniu alia en la loka komunumo aŭ loka organizaĵo povis helpi ŝin? Konsolo estis la ĝusta ago, sed Peter ne estis la ĝusta persono por provizi ĝin. Peter ne konsideris la lokajn kapablojn. Fakte estis sufiĉe da tempo por reveni al la metiejo kaj demandi partoprenantojn, ĉu ili povas helpi Elizabeth. Eĉ se la rifuĝintaj estas tre malriĉoj, ili povus pagi po 8 cendoj, por aĉeti penicilinon por Elizabeth. Doni monon estis multe pli facile kaj rapide ol peti rifuĝintojn helpi Elizabeth.

Kaj tio estas la problemo de multaj streboj: deziro de homoj el riĉaj landoj fari rapidan solvon, kiuj malfortigas la malrapidan procezon necesan por krei daŭran kaj efikan evoluon.

Kial tio gravas? Krom konsolo, Elizabeth bezonis ankaŭ havi subtenan strukturon en sia komunumo por sia daŭra supervivado. Peter kaj Keziah ne povis provizi ĝin al ŝi. Peter forlasis la landon mallonge poste kaj Keziah ne loĝis en la sama loko kiel ŝi. Elizabeth bezonis, ke membroj de ŝia propra komunumo akceptu ŝin kiel unu el ili. Kiam Peter donis al ŝi 8 dolarojn, li perdis ŝancon krei rilatojn inter Elizabeth kaj lokaj subtenaj strukturoj, kiu estas grava por ŝia daŭra supervivado. Povas okazi, ke Peter damaĝis ne nur Elizabeth. Lia nekapablo identigi kaj mobilizi lokajn kapablojn povus restrikti tiujn kapablojn. Ekzemple Peter povus instigi Keziah reveni al la metiejo kaj peti partoprenantojn helpi Elizabeth. La loka organizaĵo, kiu organizis la metiejon, ankaŭ povus helpi Elizabeth. Kiam ili farus tion, Peter forirus laŭeble plej frue. Kial? Lia ĉeesto en ĉi tiu situacio, konsiderante ĉion, kion reprezentas “mzungu”, malfortigus lokajn kapablojn.

La celo de tiu rakonto ne estas, ke uzo de eksteraj rimedoj ĉiam estas malbona ideo. Sed grave estas, kiel kaj al kiuj estas donataj la rimedoj. Necesas serĉi eblojn uzi rimedojn kaj helpi krei lokajn organizojn por helpi malriĉulojn. La 8 dolaroj de Peter ne plenumis tiun kondiĉon. Li estis dancanta elefanto.

Pripensindaj demandoj

  • Ĉu vi memoras la rakonton el Nepalo en la filmo “Fulmaya” de Dorota Nvotová, kiam ŝi prenis febran infaneton kune kun la patrino al malsanulejo kaj pagis por kuracado? Ĉu vi vidas similaĵojn kun la rakonto de Peter?