Pri Tutmonda Lernado

Malferma, pretiga kaj plurfaceta koncepto de moderna ĝenerala edukado

Niaj poŝtelefonoj devenas de Ĉinio, ni aŭskultas muzikon el Usono, nia piedpilko devenas de Pakistano, la plej bona amiko estas el Ĉilio, la ĝinzo, kiun ni surhavas, estis kudrita en Turkio, sed la elementoj devenas de diversaj mondopartoj kaj vojaĝis milojn da kilometroj: monda politiko, sociaj, ekonomiaj, kulturaj kaj ekologiaj evoluoj havas gravan efikon al niaj ĉiutagaj vivoj. Ili kondukas al ŝanĝo de mondokonceptoj kaj estigas novajn vivmanierojn. Krome, tiuj mondaj evoluoj disponebligas kontaktojn kaj plurfacetajn spertojn, sed la komplekseco de tiaj rilatoj povas kaŭzi necertecon kaj sindefendemon.

Supozante tion, monda lernado ludas esencan rolon; en edukado ĝi donas scion, kompetencon kaj valorojn kaj ebligas orientiĝon en ŝanĝado de personaj vivkondiĉoj. Agnoski, ke niaj vivkondiĉoj estas monde interkonektitaj helpas al ni havi respondecan vivon kaj partopreni aktive.

(Aŭstra strategigrupo pri monda lernado, 2009)

Kio estas tutmonda lernado?

“Tutmonda edukado estas edukado, kiu malfermas okulojn kaj mensojn de homoj al la realoj de la mondo, kaj vekas ilin por mondo kun pli granda justeco, egaleco kaj homaj rajtoj por ĉiuj.”
Deklaro de Maastricht pri tutmonda edukado, 2002

  • Kiel eduka koncepto, tutmonda lernado celas respondi la kreskantan kompleksecon kaj movadon al tutmonda socio en pedagogie taŭga maniero.
  • Tutmonda lernado donas sciojn pri la mondo, informas pri tutmondaj interrilatoj kaj instigas agi respondece por tutmonda daŭripova evoluo.
  • Tutmonda lernado emfazas personan evoluon kaj socian lernadon en monda laborkadro.
  • Tutmonda lernado estas pedagogia koncepto, kiu inkluzivas aferojn de edukado pri evolua politiko, daŭripova evoluo, homaj rajtoj kaj paco, kaj ankaŭ interkulturan kaj interreligian lernadon. (Aŭstra strategigrupo pri tutmonda lernado, 2009)
  • Tutmonda lernado ebligas al homoj evoluigi sciojn, kapablojn kaj valorojn necesajn por certigi justan daŭripovan mondon, en kiu ĉiu havas rajton plenumi sian potencialon. (Nord-suda centro de la Eŭropa Konsilio, 2008, p. 20)

Temaj dimensioj

La tutmondaj politikaj, ekonomiaj, sociaj, ekologiaj kaj kulturaj interdependoj postulas, ke ni vidu la mondon kiel tuton kaj alĝustigu laŭ tio instruadon kaj lernadon.

La enhavo de tutmonda lernado baziĝas sur la koncepto “unu mondo”, agnoskante diversecon kaj malsamojn. La elekto kaj formado de la aferoj en la enhavo devenas de tio. Tutmonda lernado temas pri la plej gravaj hodiaŭaj problemoj, ĉefe la ekonomiaj kaj sociaj malegalaĵoj en la mondo, la struktura perforto kontraŭ homoj kaj popoloj, la ekologiaj minacoj. Kaŭzoj estas analizataj, verŝajnaj konsekvencoj estas esplorataj kaj ebloj interveni estas konsiderataj.

Principe, preskaŭ ĉiu enhavo de lernoplano povas esti komprenata en tutmonda kunteksto kaj povas iĝi prioritato en tutmonda lernado. Pro tio, malgranda aro de temoj ne havus multe da senco. En tutmonda lernado, oni konsideras aferojn el diversaj perspektivoj, kaj vidpunktoj de malsamaj interesoj estas videbligataj.

(Aŭstra strategigrupo pri tutmonda lernado, 2009, p. 7)

Pedagogia dimensio

Ekde komenco, la demando pri tio, kiel aranĝi edukajn procezojn, ludis gravan rolon en evoluo de tutmonda lernado. Tutmonda lernado estas direktita al partoprenado de la lernantoj. La plej gravaj principoj estas:

  • Edukaj procezoj komencu per la spertoj de la lernantoj. Edukaj procezoj devas esti aktualaj por la bezonoj de la lernantoj kaj rilati al iliaj vivoj. Tial programoj devas esti konceptataj laŭ interesoj kaj spertoj de la lernantoj.
  • La eksperimentoj de la lernantoj devus esti movitaj al la centro de edukaj procezoj. Tutmonda lernado devus permesi mempripensadon kaj ebligi al lernantojn analizi siajn valorojn, opiniojn, antaŭjuĝojn kaj stereotipojn. Ĝi devus plialtigi la komprenon de ĉefaj streĉoj, kiel malcertaĵoj, kontraŭdiroj, manko de orientiĝo kaj ĝi devus fortigi la kapablojn necesajn, por ke lernantoj okupiĝu pri tiuj streĉoj.
  • La komplekseco de la problemoj postulas metodojn, kiuj konvene priskribu la temojn. La interfaka kaj transfaka pritrakto de problemoj tial estas taŭga metodo de tutmonda lernado.
  • Tutmonda lernado postulas diversecon de metodoj kaj malfermas formojn de perspektivŝanĝoj por la lernantoj. Tutmonda lernado devus instigi partoprenan, kreeman, dialogan, kunlaboran kaj demokratian lernoprocezon.
  • Tutmonda lernado celas ligi lernadon en cerba, emocia kaj socia nivelo.

(Aŭstra strategigrupo pri tutmonda lernado, 2009, p. 7-8)

Laŭ la gvidlinioj por tutmonda lernado (2008, p. 31) de la nord-suda centro de la Eŭropa Konsilio, helpaj bazaj kriterioj estis deciditaj por ekzempligi, kiel edukaj procezoj devus esti organizitaj en tutmonda lernado. Interalie, metodoj de tutmonda lernado:

  • Estas koheraj kun la enhavo,
  • Ne “instruas” sed edukas,
  • Konsciigas,
  • Alvokas ĉies respondecon,
  • Baziĝas sur humanaj valoroj,
  • Evoluigas kritikan pensadon,
  • Ligas lokajn aferojn al tutmonda nivelo,
  • Kaj antaŭenpuŝas humanajn valorojn.