Terminaro

Listo de terminoj kaj difinoj uzataj en ĉi tiu retejo

Industriaj landoj
#1
Laŭ klasifiko de UN, industriaj landoj estas Nordameriko, Eŭropo, Japanio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Tiuj landoj havas efikan ekonomian sistemon kaj pro tio havas altan pokapan enspezon kaj teknologian nivelon. Dum en pasinteco, proporcio de valoro kreata de industrio gravis por la malneta enlanda produkto, nun pli kaj pli gravas la proporcio de serva sektoro.
Fontoj:
wirtschaftslexikon.gabler.de
Evoluantaj landoj
#2
Evoluantaj landoj havas, kompare kun industriaj landoj, malaltan ekonomian evoluan nivelon. Plejparto de loĝantaro de tiuj landoj estas malriĉa, pokapa enspezo kaj labora produktado estas malaltaj, senlaboreco estas alta. Alia karakteriza trajto estas manko de infrastrukturo, malalta eduknivelo kaj supereco de la unua sektoro (terkultivado, bredado, fiŝkaptado) en la tuta ekonomia produktado.
Fontoj:
wirtschaftslexikon.gabler.de
Tutmonda ekonomio
#3
La termino “tutmonda ekonomio” signifas internaciajn ekonomiajn rilatojn kaj konektojn, kiuj aperas per internacia komerco kaj movado de kapitalo kaj laboro inter ekonomioj. Detalaj informoj troveblas en la modulo pri tutmonda ekonomio.
Fontoj:
wirtschaftslexikon.gabler.de
Malalt-salajraj landoj
#4
Plurnaciaj kompanioj pli kaj pli translokigas sian produktadon al tiaj landoj. Malalt-salajraj landoj estas landoj, kies ekonomia potenco grande baziĝas sur laborantoj kun malalta salajro; aldone, tiujn landojn karakterizas malalta eduknivelo, alta senlaboreco kaj manko de socialaj normoj. Sindikatoj kutime estas malpermesitaj en tiaj landoj, kutime ne estas strikorajto kaj mediaj regularoj.
Fontoj:
www.eiit.org
wigbit.voegb.at
Plurnaciaj kompanioj
#5
Ili ankaŭ estas nomataj mondaj ludantoj. Tiuj estas kompanioj, kiuj aktivas preter la limoj de la lando de sia sidejo, en aliaj landoj, kaj produktas aŭ investas tie. Ilia financa forto povas eĉ superi tutajn ŝtatojn, ili regas ĉirkaŭ trionon de la monda komerco. Ili estas ofte kritikataj pro tio, ke ili influas politikajn decidojn pro sia potenca pozicio. Eblas, ke ili influas ekzemple protektorimedojn por medio aŭ konsumantoj.
Fontoj:
www.wiwiwiki.net
www.wikipedia.org
Ne-registaraj organizaĵoj (NRO-j)
#6
La termino “ne-registara organizaĵo” (NRO) kutime signifas organizaĵojn, kiuj estas nek parto de registaro, nek tradiciaj profitocelaj kompanioj. Kutime starigitaj de ordinaraj civitanoj, NRO-j povas ricevi financadon de registaroj, fondaĵoj aŭ firmaoj. Kelkaj tute evitas formalan financadon kaj volontuloj funkciigas ilin. NRO-j estas tre diversa grupo de organizaĵoj, kiuj faras tre diversajn agadojn, kaj havas malsamajn formojn en malsamaj partoj de la mondo. Iuj havas almozan statuson, dum aliaj povas havi liberigon de imposto surbaze de agnosko de socialaj celoj. Aliaj povas esti preteksto por politikaj, religiaj aŭ alispecaj grupoj.
Fontoj:
wirtschaftslexikon.gabler.de/
www.wikipedia.org
Riĉeca interspaco
#7
Tiu termino priskribas tion, ke riĉo ne estas egale distribuata: riĉuloj pliriĉiĝas kaj tial malriĉuloj malpliriĉiĝas. Tio povas okazi ene de lando kaj internacie. Materiala riĉo estas mezurata per malneta enlanda produkto (MEP) aŭ pokapa enspezo. La malegaleco de enspeza distribuo en lando povas esti mezurata per la koeficiento de Gini.
Fontoj:
www.bpb.de
www.vimentis.ch/
Konsumado de provizaĵoj
#8
Naturaj provizaĵoj estas kutime dividitaj inter renovigeblaj kaj nerenovigeblaj. Ĉi-lasta provizaĵo estas limigita, sed la renovigeblaj provizaĵoj (ekzemple fiŝoj, arbaroj kaj akvo) povas regeneriĝi se oni ne trouzas ilin. Nerenovigeblaj provizaĵoj inkluzivas tradiciajn bruligaĵojn kiel nafton, karbon kaj naturan gason, kaj mineralajn provizaĵojn. Konsumado de naturaj provizaĵoj pli kaj pli rapidiĝas kaj la kaŭzataj mankoj povas konduki al konfliktoj.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Liberaligo
#9
Liberaligo, en ekonomia kunteksto, signifas forigon de ajna baro kontraŭ eksterlanda komerco, do ekzemple malaltigo de dogano, kvantaj limoj kaj aliaj komercaj baroj kaj registaraj regularoj por reguligi la merkaton.
Fontoj:
wirtschaftslexikon.gabler.de
Monda organizaĵo pri komerco (MOK)
#10
La Monda organizaĵo pri komerco estas organizaĵo de la Unuĝintaj Nacioj fonditaj en 1995, kiu havas sidejon en Ĝenevo. En 2013, MOK havis 159 membrojn (ŝtatojn). Tiu organizaĵo kreas regulojn de monda komerco kaj ekonomiaj rilatoj kaj agas kiel mediacianto en disputoj inter du landoj. La celo de MOK estas forigi komercajn barojn kaj tute malfermi la movadon de varoj, materialoj kaj servoj.
Fontoj:
www.wto.org
La Internacia Monunua Fonduso (IMF)
#11
IMF estas agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj fondita en 1994 kun sidejo en Vaŝingtono. La voĉdonrajto de la 188 nunaj membroŝtatoj baziĝas sur ilia porcio de monda kapitalo. La ĉefa celo de IMF estas subteni internacian komercon per interregistara kunlaborado. La organizaĵo regas monan politikon, forigas komercajn barojn kaj pruntas monon kaze de negativa bilanco de pagoj.
Fontoj:
www.imf.org
Indico de homa disvolviĝo (IHD)
#12
La indicon de homa disvolviĝo kreis la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND). Ĝi estas ĉefe uzata por mezuri la nivelon de evoluinteco de unuopaj landoj. IHD konsistas el tri partoj: meza vivdaŭro, eduknivelo mezurita per la averaĝa daŭro de lernado, kaj la vivnivelo, mezurita per pokapa enspezo je reala aĉetpovo (malneta enlanda enspezo). IHD estas kalkulata tiel, ke ĝi estas inter 0 kaj 1 por ĉiuj landoj. Landoj kun malalta IHD estas tial nomataj “malriĉaj” landoj, tiuj kun alta IHD estas “riĉaj”.
Fontoj:
www.bpb.de
Monda merkata prezo
#13
Monda merkata prezo estas termino uzata en eksterlanda komerco kaj priskribas la prezon de produkto en la monda merkato. Ĝin determinas interalie la disponebla kvanto, sed ĝin influas ankaŭ spekulado. Mondaj merkataj prezoj rekte influas konkurenckapablon de lando aŭ kompanio. Se lando produktas nur malmultajn krudajn materialojn, kiel kotonon aŭ kafon, ĝi iĝas dependa de la monda merkata prezo, precipe dum malaltiĝo de prezo.
Fontoj:
wirtschaftslexikon.gabler.de
Markoj
#14
Markoj estas kompaniaj protektitaj nomoj, kiuj distingas varojn aŭ servojn de tiuj de aliaj kompanioj. Ili sciigas al la konsumantoj, de kie venas tiuj varoj/servoj. En reklamado, markoj estas asociataj kun iuj vivstiloj kaj tial estas uzataj kiel merkataj iloj. Ofte, pluraj markoj apartenas al la sama kompanio, kio kreas iluzion de diverseco de kompanioj, kvankam fine la sama kompanio profitas. Ekzemploj estas Milka, Nivea kaj Oral-B.
Fontoj:
www.patentamt.at
Libera komerco
#15
Libera komerco estas termino por internacia komerco de varoj kaj servoj sen komercaj baroj, sen doganimposto aŭ limigata importado aŭ eksportado. Laŭ iuj ekonomiaj teorioj, la procezo de interŝanĝo per libera komerco devus konduki al pli altaj vivniveloj kaj riĉo en naciaj ekonomioj. Libera komerco ne nepre estas justa komerco.
Fontoj:
www.bpb.de
Protektismo
#16
Protektismo estas la malo de libera komerco. Eksterlandaj provizistoj ricevas malavantaĝon per uzo de negocaj baroj por protekti la enlandan merkaton. Baroj povas esti ekzemple malpermesoj, doganimposto, kondiĉoj por komerco, subvencioj aŭ limigo de importokvanto.
Fontoj:
www.bpb.de
Enlanda malneta produkto (MEP)
#17
MEP estas la plej grava nombro por taksi sukceson de nacia ekonomio. Ĝi inkluzivas la valoron de ĉiuj varoj produktitaj de nacia ekonomio dum unu jaro. Malegalaĵoj kiel la pligrandiĝanta interspaco inter riĉuloj kaj malriĉuloj ne povas esti vidataj per tiu nombro.
Fontoj:
www.bpb.de
Justa komerco
#18
Justa komerco estas superrigardata komerco, en kiu produktantoj ricevas interkonsentitan minimuman prezon, kiu estas super la monda merkata prezo. Daŭripova kaj respekta traktado de homoj kaj naturoj estas la baza filozofio de justa komerco. Longdaŭraj kontraktoj, malpermeso de infana laboro, foresto de perantoj kaj plena protekto de laborantoj kaj provizado de sanservoj estas ĝiaj fundamentaj ecoj. Kune kun la etikeda iniciato Transfair, ekzistas komercaj organizaĵoj kiel GEPA, kiuj subtenas justakomercajn produktojn.
Fontoj:
www.fairtrade.net
Mondaj civitanoj
#19
Por mondaj civitanoj, ĉiuj homoj havas egalajn rajtojn kaj estas egale valoraj membroj de socio, kiu inkluzivas la tutan homaron. La principoj membroŝtato kaj ŝtataneco havas malpli grandajn rolojn.
Fontoj:
www.duden.de
Evoluo (disvolviĝo)
#20
Evoluo estas procezo de evoluado aŭ evoluinteco.
Moderneco
#21
Ekonomike, “moderneco” inkluzivas industriiĝon (emfazo de industrio anstataŭ agrokulturo), urgion (pli granda nombro da homoj loĝantaj en urboj, kompare kun kamparo), kaj kreskantan uzadon de teknologio en ĉiuj ekonomiaj sektoroj. Laŭ aliaj homoj, ĝi estas asociata kun malaperigo de kulturaj praktikoj, detruo de naturaj medioj kaj malaltiĝo de vivkvalito.
Malriĉeco
#22
Situacio, kiam bazaj bezonoj de homoj je manĝado, vestado kaj loĝado ne estas plenumataj.
Donacanto
#23
Persono aŭ institucio, kiu donacas ion, precipe monon al almozo aŭ homhelpa aŭ evolua iniciato.
Profitanto
#24
Personoj kaj komunumoj, kiuj uzas la produktaĵojn de homhelpaj kaj evoluaj iniciatoj.
Malsupra miliardo
#25
Laŭ Paul Collier, la malalta miliardo konsistas el 58 landoj kun suma loĝantaro je 980 milionoj da homoj (laŭ takso de 2006).
Patrismo
#26
Konduto, kiu esprimas senton de supereco.
Konsolo (homhelpado)
#27
Ago celanta savi vivojn, malpliigi suferon kaj teni kaj protekti homan dignon dum kaj tuj post urĝaĵo. Urĝa kaj provizora provizado de “unua helpo” por malpliigi tujan suferon, kiun kaŭzis natura aŭ homa katastrofo. Konsolo celas haltigi liberan falon, ĉesigi sangadon. La ĉefa elemento de konsolo estas helpo, ofte materiala, kiun la ricevanto ne povas mem provizi.
Restarigo
#28
Agado por restarigi la antaŭajn kondiĉojn (antaŭ krizo). Ĝi komenciĝas tiam, kiam sangado ĉesas. Tio temas pli pri kunlaborado ol pri helpado.
Evolua kunlaborado
#29
Evolua kunlaborado estas ĝenerala termino por ĉiuj rimedoj kaj agadoj farataj de malsamaj rolantoj por plibonigi la vivon de homoj en evoluantaj landoj. Ĉi tiu termino anstataŭas la antaŭan terminon “evolua helpo”, kiu estas konsiderata eksmoda pro sia juĝemo.
Jarmilaj evoluaj celoj (JEC-j)
#30
La jarmilaj evoluaj celoj (JEC-j) estas kvantaj kaj tempe limigitaj celoj por solvi ekstreman malriĉecon en multaj dimensioj (enspeza malriĉeco, malsato, malsano, manko de taŭga loĝejo, soleco) kaj por progresigi seksan egalecon, edukadon kaj median daŭripovon. Ili ankaŭ estas bazaj homaj rajtoj: la rajto de ĉiu homoj sur Tero je sano, edukado, loĝado kaj sekureco.
Fontoj:
www.unmillenniumproject.org
Rajtokonflikto
#31
Konflikto inter samaj aŭ malsamaj homaj rajtoj de malsamaj personoj. Ekzistas multaj ekzemploj de tio. Se ekzemple du homoj riskas morti kaj nur unu povas ricevi medicinan flegadon, la rajto je vivo de unu konfliktas kun tiu de la alia. Aŭ dum malsatego, se estas privata kampo plena je maizo dum multaj aliaj homoj mortas pro malsato, la rajto de la posedanto de la kampo konfliktas kun la rajtoj de la aliaj homoj.
Fontoj:
law.unh.edu
Infanaj rajtoj
#32
Infanaj rajtoj estas homaj rajtoj de infanoj, kun aparta emfazo al rajtoj je speciala protekto kaj zorgo por neplenaĝuloj, inkluzive de iliaj rajtoj esti kun ambaŭ gepatroj, homa identeco kaj bazaj bezonoj je manĝado, universala ŝtat-pagata edukado, sanservoj kaj krimaj leĝoj taŭgaj por la aĝo de la infano, egala protekto de la civilaj rajtoj de la infano, kaj libero disde diskriminacio kontraŭ la infano pro raso, sekso, seksa orientiĝo, genra identeco, nacia deveno, religio, kripleco, kolor, etno aŭ aliaj trajtoj.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Sklaveco
#33
Sklaveco estas sistemo, en kiu homoj estas konsiderataj posedaĵoj, kiujn oni povas vendi kaj aĉeti, kaj estas devigataj labori. Sklavoj povas esti kontraŭvole malliberigitaj ekde kaptado, aĉetitaj post naskiĝo kaj senigitaj je rajto foriri, rifuzi labori aŭ peti kompenson.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Homrajtaj instrumentoj
#34
Internaciaj homrajtaj instrumentoj estas traktatoj kaj aliaj internaciaj dokumentoj aktualaj por internaciaj homrajtaj leĝoj kaj ĝenerale por protektado de homaj rajtoj. Eblas dividi ilin al du kategorioj: deklaroj, adoptitaj de entoj kiel la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj ne estas leĝe devigaj, kvankam ili povas esti politike devigaj kiel “malstriktaj leĝoj”, kaj akordoj, kiuj estas leĝe devigaj instrumentoj deciditaj laŭ internacia leĝo. Internaciaj traktatoj kaj eĉ deklaroj povas, kun tempo, ricevi statuson de kutima internacia leĝo.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Homrajtaj organizaĵoj
#35
Homrajtaj organizaĵoj estas organizaĵoj aŭ institucioj kreitaj laŭ internaciaj homrajtaj traktatoj, kiuj ofte havas mision observi, ĉu la membroŝtatoj plenumas siajn devojn.
Eŭropa Konsilio
#36
La Eŭropa Konsilio estas internacia organizaĵo por kunlaborado de ĉiuj landoj en Eŭropo pri leĝaj normoj, homaj rajtoj, demokratia evoluo, efektivigo de leĝo kaj kultura kunlaborado. Ĝi estis fondita en 1949, havas 47 membroŝtatojn kun ĉirkaŭ 800 milionoj da civitanoj, kaj estas tute aparta organizaĵo de la Eŭropa Unio (EU), kiu havas 28 membrojn. Male al EU, la Eŭropa Konsilio ne povas fari devigajn leĝojn. Ambaŭ tamen kunhavas kelkajn simbolojn kiel la flagon kaj himnon.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Komisiono por homaj rajtoj de la Eŭropa Konsilio
#37
La Komisiono por homaj rajtoj de la Eŭropa Konsilio estas sendependa kaj senpartia institucio ene de la Eŭropa Konsilio, bazita en Strasburgo, kies tasko estas konsciigi pri homaj rajtoj en membroŝtatoj kaj respektigi ilin.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Konstitucio
#38
Konstitucio estas aro de fundamentaj principoj aŭ precedencoj, laŭ kiuj ŝtato aŭ alia organizaĵo estas regata. Tiuj reguloj kune konsistigas la enton. Ĝi ofte inkluzivas promeson respekti homajn rajtojn.
Fontoj:
www.wikipedia.org
“Monstra proceso” aŭ spektakla proceso
#39
La termino “spektakla proceso” estas aĉiga priskribo de speco de tre publika proceso, en kiu oni forte suspektas, ke la juĝistaro jam decidis la kulpecon de la defendanto. La proceso celas nur prezenti al la publiko la akuzon kaj la juĝon kiel impresan ekzemplon kaj averton al potencialaj disidentoj aŭ krimuloj.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Demokratio
#40
Demokratio estas speco de regado, en kiuj ĉiuj elekteblaj civitanoj partoprenas egale (rekte aŭ nerekte per elektitaj reprezentantoj) al proponado, evoluigo kaj kreado de leĝoj. Ĝi enhavas sociajn, ekonomiajn kaj kulturajn kondiĉojn, kiuj ebligas liberan kaj egalan praktikon de politika memregado.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Praloĝantoj
#41
Praloĝantoj (aŭ indiĝenaj popoloj) estas popoloj difinitaj en internacia aŭ nacia leĝaro kun aro da specifaj rajtoj bazitaj sur iliaj historiaj ligoj kun specifa teritorio, kaj ilia kultura aŭ historia malsamo de aliaj popoloj, kiuj estas ofte politike superaj.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Homa digno
#42
Digno estas termino uzata en moralaj, etikaj, leĝaj kaj politikaj diskutoj, kiu signifas, ke homo rajtas havi valoron kaj esti traktata etike.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Laborrajtoj
#43
Laborleĝo reguligas la rilaton inter laborantoj (dungitoj), dungantoj, sindikatoj kaj la registaro.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Kolektivaj rajtoj
#44
Tiuj homaj rajtoj estas la rajtoj preter civilaj kaj sociaj rajtoj, bazitaj sur solidareco. Ili emfazas la kolektivajn rajtojn de socioj aŭ homoj, ekzemple malplimultoj.
Sociaj rajtoj, ekonomiaj rajtoj kaj kulturaj rajtoj
#45
Tiu generacio de rajtoj reagis al la situacio kreita de la industria revolucio: vasta malriĉeco kaj kreskanta malegaleco. Tiuj rajtoj ebligas al individuoj ricevi protekton de la ŝtato, ankaŭ aliaj partioj influas tiujn rajtojn (ekzemple privata sektoro) devigante registarojn alpreni rimedojn, kiuj kondukas al plibonigo de la ĝenerala sociala situacio de la tuta socio.
Civilaj kaj politikaj rajtoj
#46
Tiuj rajtoj estis kreitaj por protekti unuopajn homojn kontraŭ enmiksiĝo de ŝtato en iliaj vivoj, kaj ili difinas rilatojn inter potenco kaj civitanoj.
Socia kaj politika aktivismo
#47
Aktivismo estas peno progresigi, malhelpi aŭ direkti socian, politikan, ekonomian aŭ median ŝanĝon aŭ stagnon. Tiu termino temas pri paca formo de konflikto. Diversaj formoj de aktivismo estas ekzemple skribi leterojn al gazetoj aŭ politikistoj, politikaj kampanjoj, ekonomia aktivismo kiel bojkotado aŭ preferado de iuj firmaoj, kuroj, strataj marŝoj, strikoj, sidadoj kaj fastostrikoj. Nuntempe sociaj retoj ludas gravan rolon en aktivismo.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Pro bono publico
#48
“Pro bono publico” estas latina esprimo por profesia laboro farata volonte kaj senpage aŭ malmultekoste kiel publika servo. Ĝi estas ofta en leĝa profesio kaj pli kaj pli ofta en arkitekturo, merkatiko, medicino, teknologio kaj strategi-konsultaj firmaoj. Servoj por bono, male al tradicia volontulado, uzas specifajn kapablojn de profesiuloj por provizi servojn al tiuj, kiuj ne povas pagi ilin.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Publika defendanto de homaj rajtoj
#49
Publika advokato estas kutime komisiata de registaro aŭ de parlamento, sed kun sufiĉa memstareco. Lia tasko estas reprezenti la interesojn de la publiko esplorante kaj respondante plendojn, misadministradon aŭ malrespekton de rajtoj.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Internacia Kortumo
#50
La Internacia Kortumo estas la ĉefa jura branĉo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estas bazita en la Paca Palaco de Hago en Nederlando. Ĝiaj ĉefaj taskoj estas solvi leĝajn disputojn inter ŝtatoj kaj provizi konsilojn pri leĝaj demandoj fare de internaciaj branĉoj, agentejoj kaj la ĝenerala asembleo de UN.
Fontoj:
www.wikipedia.org
“Ombraj” raportoj
#51
“Ombraj” raportoj estas raportoj farataj de reprezentantoj de civitana socio, diversaj neregistaraj organizaĵoj, pensfabrikoj aŭ civitanaj asocioj, por kompletigi la oficialajn raportojn de registaroj, al kiuj ofte mankas kritikemo. Ekzemploj de tiaj organizaĵoj estas Amnestio Internacia, Human Rights Watch kaj aliaj.
Lobiado kaj antaŭenpuŝado
#52
Antaŭenpuŝado estas politika procezo fare de individuo aŭ grupo, kiu celas influi publikan politikon kaj decidojn pri distribuo de provizaĵoj ene de politikaj, ekonomiaj kaj sociaj sistemoj kaj institucioj. Lobiado (ofte fare de lobiaj grupoj) estas formo de antaŭenpuŝado, kie oni rekte traktas kun leĝdonantoj pri afero, kiu havas gravan rolon en moderna politiko.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Antaŭjuĝo
#53
Antaŭjuĝoj estas nelogikaj sentoj bazitaj sur emocioj, nescio kaj timo de nekonataĵoj, kiuj ne ebligas konsideri aferojn racie kaj klare. Ili ofte subtenas malamon kontraŭ diversaj sociaj aŭ etnaj grupoj. Alivorte, ili estas malfavoraj stereotipoj.
Fontoj:
Modulo pri kritika pensado
Kritika pensado
#54
Kritika pensado estas kapablo rekoni malbonajn argumentojn, eĉ kiam ili subtenas vian opinion.
Logika trompo
#55
Trompo estas argumento kun malbona rezono. Argumento povas esti trompa eĉ se ĝia konkludo estas vera.
Argumento
#56
Argumento estas frazo aŭ sinsekvo da frazoj, asertoj aŭ supozoj, kies celo estas klarigi, konvinki aŭ rezoni. Ĝi enhavas premisojn kaj konkludon; la konkludo devenas de la premisoj.
Premisoj kaj konkludoj
#57
Premisoj estas asertoj, de kiuj devenas la konkludo de argumento. Konkludo estas aserto, kiu logike devenas de la premisoj.
Fakto
#58
Fakto estas informo, kiu povas esti kontrolata kaj subtenata de pruvoj. Ĝi ankaŭ povas esti informo ne bazita sur pruvoj, sed pri kiu interkonsentis socio. Ekzemple estas fakto, ke unu centimetro estas dek milimetroj kaj ke Bratislava estas la ĉefurbo de Slovakio.
Hipotezo
#59
Hipotezo similas al supozo. Ĝi havas sciencan kialon, sed ĝi ne estas definitive pruvita. Tre ofte eblas trovi hipotezojn en akademiaj verkoj.
Opinio
#60
Opinio estas aserto, kiun oni konsideras vera. Ĝi dependas de onia vidpunkto, gusto aŭ persona sperto.
Supozo
#61
Supozo estas aserto, kiu povas esti vera aŭ malvera. Ĝi ne estas tio, kion oni konsideras verŝajna.
Aserto
#62
Aserto ofertas objektivan informon, sed ne provas konvinki. Ĝi ne enhavas premisojn kaj konkludon.
Stereotipoj
#63
Stereotipoj estas daŭraj simpligitaj bildoj de aliaj homoj, grupoj de homoj aŭ agadoj. Ili ne estas nepre negativaj; ili fakte helpas al ni orientiĝi en la mondo. Ekzemple, kiam oni vidas homon en blanka vestaĵo kun stetoskopo ĉirkaŭ la kolo, oni scias, ke tiu estas kuracisto (kvankam povus esti aktoro).
Unuarangaj kaj duarangaj fontoj
#64
Unuarangaj fontoj estas originale publikigitaj fontoj, ekzemple medicinaj esploroj. Duarangaj fontoj povas esti ekzemple raporto en gazeto, kiu priparolas la medicinan esploron kaj interpretas ĝin por publiko per pli komuna kaj komprenebla lingvo. En interpretado kaj redirado estas spaco por eraroj. La leganto devas atenti pri tio kaj atenteme konsideri informojn de duarangaj fontoj.
Potencigo
#65
Tiaj politikoj kaj strategioj celas pligrandigi memstarecon kaj memregadon en la vivo de homoj kaj komunumoj. La celo estas igi ilin sendependaj, respondecaj kaj memregaj. Tio povas okazi ekzemple per konsilado, edukado kaj trejnado, sed ankaŭ per leĝa protektado kaj subteno por evoluigo de komunaj organizaj strukturoj.
Fontoj:
www.bmz.de
www.partizipation.at
Pöppelmeier, Eike (2007): Sozialraumorientierung als Ansatz in der Entwicklungszusammenarbeit, Hamburg: Diplomica Verlag GmbH
Koeficiento de Gini
#66
La koeficiento de Gini, elpensita de itala statistikisto nomata Corrando Gini, utilas por mezuri distribuon. Ĝi havas valoron inter 0 kaj 1. Valoro 0 signifas egalan distribuon; ju pli alta estas la koeficiento, des pli malegala estas distribuo. La koeficiento de Gini estas ofte uzata por priskribi distribuon de riĉo kaj enspezo en lando.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Malplej evoluintaj landoj
#67
Ŝtatojn kun aparte malalta pokapa enspezo, malbonaj sanservoj, malbona edukado de la loĝantaro kaj malforta ekonomio nomas Unuiĝintaj Nacioj “malplej evoluintaj landoj”. Entute 49 landoj kun proksimume 12 % el la homa loĝantaro estas inter la plej malriĉaj landoj. Ili estas 34 landoj en Afriko, 14 en Azio kaj Pacifiko kaj Haitio en Karibio.
Fontoj:
http://www.unohrlls.org
www.wikipedia.org
Mikropruntoj
#68
Mikropruntoj estas pruntoj de malgranda sumo. Male al tradiciaj bankoj kaj financaj institucioj, mikrokreditaj programoj kaj institucioj ne havas la komunan formon de garantio kaj tiel provizas manieron ekhavi kapitalon por malriĉuloj. Ekde la 1970-aj jaroj ili iĝis gravaj en la kunteksto de evolua kunlaborado. Mikropruntoj estas grava ilo por malpliigi malriĉecon, sed ili ne estas universala rimedo kontraŭ malriĉeco. Mikrokreditoj eĉ povas konduki al ŝuldoj, kaj ilia pruntado ne ŝanĝas ekonomiajn strukturojn.
Fontoj:
www.wikipedia.org
http://www.uni-heidelberg.de
Oficiala evolua helpado
#69
Servoj, kiujn provizas OEKE-landoj (Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo, kiu inkluzivas plej multajn industriajn landojn) al ekonomie evoluantaj landoj, rekte aŭ per internaciaj organizaĵoj, estas nomataj oficiala evolua helpado. Ĝi povas esti financa, teknika aŭ homa. Unu el la celoj de Unuiĝintaj Nacioj estas, ke industriaj landoj elspezu 0,7 % el sia malneta nacia enspezo (MNE) kiel oficialan evoluan helpadon.
Fontoj:
www.oecd-ilibrary.org
http://www.bpb.de;
www.wikipedia.org
Partoprenado
#70
Partoprena evoluo estas difinita kiel procezo, per kiu homoj aktive kaj grave partoprenas en ĉiuj decidoj, kiuj influas iliajn vivojn. Partopreno de koncernatoj en decidaj procezoj estas nun konsiderata kiel fundamenta elemento de evolua kunlaborado.
Fontoj:
www.partizipation.at
Prizorgema ŝtato
#71
Nomo por ŝtatoj, kiuj havas plurajn agadojn, programojn kaj politikojn por la socia, materiala kaj kultura bonfarto de la loĝantaro. La civitanoj devas esti protektataj, ekzemple de malfavoraj konsekvencoj de senlaboreco, malsano kaj akcidentoj.
Fontoj:
www.bpb.de
www.socialinfo.ch
Azilo
#72
Laŭ la artikolo 14 de la Universala deklaro de homaj rajtoj, ĉiuj rajtas serĉi protekton (azilon) en alia lando, se en la propra lando oni estas en danĝero pro raso, religio, politika opinio, aneco en iu grupo, ktp.
Interna migrado
#73
Migrado ene de la propra lando. Tio povas havi same grandan efikon al la vivo, kiel migrado al eksterlando.
Civitanoj de tria lando
#74
Civitanoj de ne-EU-landoj, laŭ vidpunkto de EU-civitanoj.
Transnaciismo
#75
Tio estas speco de migrado: transmigrantoj kreas sian socian spacon trans naciaj limoj. Socia kaj kultura aparteno ne estas ligitaj al unu loko, sed povas transiri landlimojn.
Diasporo
#76
Komunumo de sama etno aŭ nacieco eksterlande, kiu kreskigas komunan kulturon aŭ vivstilon en kvartalo. Membroj de diasporaj komunumoj povas agi transmigre, sed ne nepre.
Antaŭenpuŝado
#77
Antaŭenpuŝado povas inkluzivi multajn agadojn, kiujn faras persono aŭ organizaĵo, ekzemple amaskomunikilaj kampanjoj, publika parolado, komisiado kaj publikigo de esploro, demandaroj aŭ defendado en juĝejo. Lobiado (ofte de lobiaj grupoj) estas speco de antaŭenpuŝado, kie oni rekte alparolas leĝdonantojn pri afero, kiu ludas gravan rolon en moderna politiko.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Aktivismo
#78
Aktivismo konsistas el streboj antaŭenpuŝi, ĝeni aŭ direkti socian, politikan, ekonomian aŭ median ŝanĝon aŭ stagnon. La termino signifas pacan formon de konflikto.
Disidento
#79
Disidento estas persono, kiu aktive kontraŭas dogmaron, politikon aŭ institucion.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Homamo
#80
Privataj iniciatoj por publika bono, kiuj koncentriĝas pri vivkvalito.
Komunuma ĝardeno
#81
Ĝardena tereno, pri kiu kolektive zorgas grupo de homoj.
Senprofita organizaĵo
#82
Tia organizaĵo uzas troajn enspezojn por atingi siajn celojn, anstataŭ disdoni ilin kiel profiton aŭ dividendon.
Fondaĵo
#83
Fondaĵo estas leĝa kategorio de senprofita organizaĵo, kiu kutime aŭ donas monon kaj subtenon al aliaj organizaĵoj, aŭ provizas fonton de financado por propraj almozaj celoj. Tia senprofita organizaĵo malsamas de privata fondaĵo, kiun kutime financas individuo aŭ familio.
Senprofita sektoro
#84
Tio estas la sfero de sociaj agadoj farataj de organizaĵoj, kiuj estas neprofitocelaj kaj neregistaraj. Tiu sektoro estas ankaŭ nomata tria sektoro, kontraste al la publika kaj privata sektoroj. Ĝi povas esti nomata ankaŭ civitana aŭ socia sektoro, por emfazi ĝiajn rilatojn al civitana socio.
Publika partopreno
#85
Publika partopreno estas politika principo aŭ praktiko, kiu povas esti agnoskita rajto (rajto je publika partopreno). La termino “publika partopreno” povas esti uzata interŝanĝeble kun la koncepto aŭ praktiko de engaĝiĝo de koncernatoj aŭ publika partopreno.
Lobiado
#86
Lobiado estas provado influi decidojn de registaranoj, plej ofte leĝdonantoj aŭ membroj de reguligaj agentejoj. Lobias multaj specoj de homoj kaj organizitaj grupoj, inkluzive de individuoj en la privata sektoro, korporacioj, aliaj leĝdonantoj aŭ registaranoj, aŭ antaŭenpuŝaj grupoj (interesgrupoj). Lobiado certigas, ke la interesoj de aliuloj estas defendataj kontraŭ korupto, aŭ simple certigas, ke interesoj de malplimulto estas juste defendataj kontraŭ tiraneco de plimulto.
Civitana socio
#87
La termino “civitana socio” havas aron da signifoj en moderna uzo. Ĝi kelkfoje inkluzivas familion kaj privatan sferon, kaj estas nomata “tria sektoro” de socio, aparte de registaro kaj negoco.
Petskribo
#88
Petskribo estas dokumento sendata al iu oficialulo kaj subskribita de multaj individuoj. Petskribo povas esti parola aŭ skriba, kaj nuntempe eĉ povas esti interreta.
Volontulado
#89
Volontulado estas ĝenerale konsiderata malegoisma agado, kaj celas progresigi bonon aŭ plibonigi homan vivkvaliton. Rekompence, tiu agado povas doni senton de valoro kaj respekto. Ne estas financa gajno por la individuo. Volontulado estas ankaŭ bona por evoluigo de kapabloj, sociumado kaj amuziĝo.
Rekta agado
#90
Rekta agado okazas, kiam grupo de homoj ekfaras agon, kiu celas malkaŝi ekzistantan problemon, emfazi alternativon aŭ montri eblan solvon al socia problemo. Tiuj inkluzivas neperfortan (kaj malofte perfortajn) agadojn, kiuj celas homojn, grupojn aŭ posedaĵojn konsideratajn malutilaj al partoprenantoj de la rekta agado. Ekzemploj de neperforta rekta agado (ankaŭ nomata neperforta rezistado aŭ civitana rezistado) povas esti sidado, striko, okupado de laborejo, interreta aktivismo, ktp., dum perfortaj agadoj povas esti politika perforto, sabotado, detruo de posedaĵoj, baradoj, atakoj, ktp.
Manifestacio
#91
Manifestacio aŭ strata protesto estas ago de amasa grupo aŭ aro da grupoj, kiuj favoras politikan aŭ alian aferon; ĝi normale konsistas el amasa marŝado, kiu komenciĝas per mitingo aŭ finiĝas en difinita loko por aŭdi parolantojn. Manifestacioj estas formo de aktivismo, ofte en formo de publika amasiĝo de homoj, kiuj kune marŝas. Tiel oni montras, ke la opinio estas grava kunigante homamason kun tiu opinio. Manifestacioj povas esti uzataj por montri vidpunkton (pozitivan aŭ negativan) pri publika afero, precipe pri perceptata socia maljustaĵo. Manifestacio kutime estas konsiderata pli sukcesa, se pli da homoj partoprenas. Manifestacioj ofte temas pri politikaj, ekonomiaj kaj sociaj problemoj.
Grunda erozio
#92
Unuflanke ĝi povas okazi pro nature fluanta akvo kaj vento, sed aliflanke ankaŭ pro homoj per sulkado, tropaŝtado kaj senarbarigo. Ĝi estas speco de forfluado de la grundo, kiu povas okazi linie aŭ sur tuta surfaco. Pro ĝi, valoraj nutriloj en la grundo perdiĝas, ĝi iĝas malpli fruktodona kaj fine ĝi ne plu povas kreskigi plantojn. Ĝi povas esti simpla malriĉiĝo aŭ kompleta detruo de la grundo.
Fontoj:
www.umweltlexikon-online.de
Entuta hektaro
#93
Homoj bezonas teron, fiŝajn areojn kaj specon por produktado de manĝaĵo, forĵetado de rubo, produktado de energio, minado, vivspaco kaj transportado, kaj por produkti oksigenon kaj sorbi CO₂. Entuta hektaro estas mezurilo por la averaĝa produktemo de tiu spaco en jaro. Ĝi mezuras la biologian enhavecon de la planedo.
Fontoj:
www.footprintnetwork.org
Intergeneracia justeco
#94
Intergeneracia justeco kaj engeneracia justeco estas terminoj uzataj ĉefe en la debato pri daŭripovo. En tiu kunteksto, ili signifas ekologie daŭripovan rilaton kun la medio. Kvankam ĝi temas ĉefe pri justeco inter nunaj kaj estontaj generacioj, engeneracia justeco temas pri justeco inter tiuj vivantaj nun.
Fontoj:
www.energie-fakten.de
Terena forkaptado
#95
Per moderna formo de terena akirado, registaroj aŭ kompanioj akiras grandajn agrokulturajn terenojn en eksterlandaj teritorioj por kreskigi eksportontajn agrokulturajn produktojn aŭ bio-bruligaĵojn. Tiu agado estas pli kaj pli kritikata, ĉar la produktoj ne celas la lokan loĝantaron, kaj la grandega uzado de akvo havas malfavoran efikon al la ĉirkaŭaĵo. Favoraj efikoj por plimulto de homoj en evoluantaj landoj povas okazi nur kun konsento kaj partopreno de la loka loĝantaro.
Fontoj:
www.fian.at
Unukulturo
#96
En agrokulturo, tio signifas kultivado de nur unu kreskaĵo. Tio okazas ĉefe kun rizo, kotono kaj kafo. Por entreprenistoj, unukulturo povas esti ekonomie avantaĝa ol miksita kulturo, ĉar nur malmultaj specialaj maŝinoj estas bezonataj, kaj semoj kaj fekundigiloj estas malpli kostaj en grandaj kvantoj. Sed ekologie, la malavantaĝoj superas la avantaĝojn: favoraj organismoj kiel tervermoj estas formovataj, al la grundo mankas mineraloj kaj ĝi devas esti ofte riĉigata. Krome, kreskaĵoj pli riskas malsaniĝi. La rezulto estas pli forta uzado de pesticidoj, kiu povas konduki al malsukcesa rikolto ĉar pli granda uzo de pesticidoj povas konduki al rezisto de parazitoj.
Fontoj:
www.helpster.de
Nutra ĉeno
#97
Ĉeno de manĝantoj kaj manĝatoj estas nomata nutra ĉeno. Komence estas kreskaĵoj, kiuj produktas sian propran manĝaĵon per fotosintezo. Tiuj kreskaĵoj estas la manĝaĵo de organismoj en la sekva pozicio. Fine de la ĉeno estas viandomanĝantoj, kreskaĵmanĝantoj kaj homoj. Se ekzemple formortus ŝarkoj, la kvanto da multaj aliaj marbestoj ŝanĝiĝus, kaj tiuj multiĝoj rezulte damaĝus la tutan ekologian sistemon. Alia problemo estas homfaritaj poluantoj (pesticidoj, fekundigiloj, gasoj, ktp.), kiuj eniras grundon, akvon kaj kreskaĵojn. Ili fine eniros la nutran ĉenon kaj fine homojn.
Fontoj:
www.umad.de
www.biologie-schule.de
www.sharksavers.org
Verda elektro
#98
Elektra energio produktata per renovigeblaj energifontoj estas nomata ekologia aŭ verda elektro. Inter tiuj fontoj estas sunenergio, ventenergio, tervarmo, biomaso kaj biogaso, kaj ankaŭ etskala akvoelektra energio. Kontraste kun atomenergio, karbo, natura gaso kaj nafto, verda elektro provizas daŭripovan energian rezervon. Elektro produktata per bruligo de rubo kaj grandskala akvoelektra energio estas ekologie dubindaj, kaj pro tio ne enkalkuliĝas kiel verda elektro. En Aŭstrio, Ökostrom AG kaj AAE Naturstrom provizas elektron produktatan nur per renovigeblaj fontoj.
Fontoj:
www.wikipedia.org
Pesticido
#99
Pesticido estas kolektiva termino por kemiaĵoj, kiuj kontraŭas parazitojn, ĝenante ilian kreskadon aŭ mortigante ilin. Ili estas uzataj por ebligi intensa produktado kaj por pligrandigi produktan kvanton. Pesticidoj malekvilibrigas la ekologian sistemon, kaj restaĵoj de insekto- aŭ fungomortigiloj damaĝas homan sanon. La pesticido glifozato estis trovita en la urino de plej multaj eŭropanoj, kaj oni suspektas, ke ĝi ĝenas reproduktiĝon, embrian kaj fetan kreskadon, kaj favoras kanceron ĉe homoj kaj bestoj. En la kampo de bio-produktado, pesticidoj estas kutime malpermesataj.
Fontoj:
derstandard.at
www.greenpeace.at
Virtuala akvo
#100
Tiun terminon kreis John Anthony Allan el Britio, kaj ĝi estis unuafoje uzita en la 1990-aj jaroj. Kontraste kun rekta akvouzo, tio signifas akvon, kiu estas necesa por produktado de io (plantado, rikoltado, prilaborado, transportado kaj preparado). Distingo estas inter verda virtuala akvo (natura grundakvo kaj pluvo/neĝo) kaj blua virtuala akvo (homfarita irigacio). La monda akva spuro estas plej granda en produktado de manĝaĵo kaj aliaj agrokulturaj produktoj.
Fontoj:
www.greenpeace.at
www.virtuelles-wasser.de
www.oeko-fair.de
Akvociklo
#101
Akvociklo komenciĝas, kiam suno vaporigas akvon el oceanoj, tero, lagoj kaj riveroj. La akvo tiam eniras la atmosferon. Fine, ĝi revenas al la surfaco en formo de pluvo, hajlo aŭ neĝo. Aŭ la precipitaĵo atingas la grundakvon, aŭ ĝi revenas al lagoj kaj maroj per riveroj, kie la akvo denove povas vaporiĝi. Pro aera poluo, malbonaj efikoj en la atmosfero influas cirkuladon de akvo al tero. Acidaj pluvoj kaŭzas gravajn damaĝojn al la medio mem (senarbarigo, oceana acidigo, ktp.).
Fontoj:
www.wikipedia.org
www.wikipedia.org
Emisia negoco
#102
Emisia negoco estas distribuo de interkonsentita nombro da atestiloj, kiuj reprezentas difinitan kvanton da vitrodomaj gasoj. Ŝtato, kiu emisias pli multe, devas aĉeti atestilojn; lando, kiu emisias malpli, povas sendi siajn troajn atestilojn. Ekzistas malsamo inter la emisia negoco inter landoj difinita en la akordo de Kioto kaj la eŭropunia interna emisia negoco inter kompanioj. La celo estas malpliigi emisiojn de vitrodomaj gasoj sen difini fiksajn limojn. Sen en praktiko estas tre malfacile efektivigi tre precizajn emisiajn kontrolojn.
Fontoj:
Latif, Mojib (2007): Bringen wir das Klima aus dem Takt? Hintergründe und Prognosen. Frankfurt/M.: Fischer Taschenbuch
Omphalius, Ruth/Azakli, Monika (2008):Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Schüppel, Katrin (2007): Klimawandel und Klimaschutz. Informationen, Hintergründe, Diskussionsanregungen. Mülheim an der Ruhr: Verlag an der Ruhr
http://www.bpb.de
http://oe1.orf.at
http://www.wikipedia.org
Fosiliaj bruligaĵoj
#103
Ekzemploj de tio estas karbo, nafto, natura gaso kaj torfo. Ili formiĝis dum milionoj da jaroj kiel produktoj de malkomponiĝo de mortintaj bestoj kaj plenumas plejparton de la energiaj bezonoj de la unua mondo. Fosiliaj bruligaĵoj ne regeneriĝas kaj pro tio estas limigita energifonto. Bruligado de fosiliaj bruligaĵoj por generi energion estas la ĉefa kaŭzo de homproduktita karbona duoksido.
Fontoj:
Latif, Mojib (2007): Bringen wir das Klima aus dem Takt? Hintergründe und Prognosen. Frankfurt/M.: Fischer Taschenbuch
Omphalius, Ruth/Azakli, Monika (2008):Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Schüppel, Katrin (2007): Klimawandel und Klimaschutz. Informationen, Hintergründe, Diskussionsanregungen. Mülheim an der Ruhr: Verlag an der Ruhr
http://www.bpb.de
http://oe1.orf.at
http://www.wikipedia.org
Sojlo
#104
Tio signifas, ke preter iu punkto, la klimata ŝanĝo influos sin mem, se ni ne sukcesos malpliigi emisiojn de vitrodomefikaj gasoj kaj malrapidigi la varmiĝon. Ekzemple, des pli malgrandaj iĝas la gronlandaj glacimontoj, des pli rapide ili fandiĝas. Kiam glacio fandiĝas, malpli da sunlumo estas spegulata kaj la tero varmiĝas eĉ pli rapide. Grandaj kvantoj da metano troviĝas en la ĉiamfrosta grundo de tajgo kaj tundro. Se ili fandiĝas, la klimatvarmigaj gasoj eliros kaj la Tero eĉ pli varmiĝos.
Fontoj:
Latif, Mojib (2007): Bringen wir das Klima aus dem Takt? Hintergründe und Prognosen. Frankfurt/M.: Fischer Taschenbuch
Omphalius, Ruth/Azakli, Monika (2008):Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Schüppel, Katrin (2007): Klimawandel und Klimaschutz. Informationen, Hintergründe, Diskussionsanregungen. Mülheim an der Ruhr: Verlag an der Ruhr
http://www.bpb.de
http://oe1.orf.at
http://www.wikipedia.org
Kioto-interkonsento
#105
La Kioto-interkonsento, nomita laŭ la loko de la Kioto-konferenco en Japanio, estis farita en 1997, ekvalidis en 2005, kaj devigas partoprenantajn landojn malpliigi sian jaran emision de vitrodomefikaj gasoj. La unuopaj landoj havas diversajn devigojn, kiuj ĉefe dependas de ilia ekonomia evoluinteco. La efiko de tiu interkonsento tamen estas diskutata, ĉar estas neniu puno, kaj Usono, unu el la ĉefaj produktantoj de vitrodomefikaj gasoj, ĝis nun rifuzis ratifi ĝin.
Fontoj:
Latif, Mojib (2007): Bringen wir das Klima aus dem Takt? Hintergründe und Prognosen. Frankfurt/M.: Fischer Taschenbuch
Omphalius, Ruth/Azakli, Monika (2008):Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Schüppel, Katrin (2007): Klimawandel und Klimaschutz. Informationen, Hintergründe, Diskussionsanregungen. Mülheim an der Ruhr: Verlag an der Ruhr
http://www.bpb.de
http://oe1.orf.at
http://www.wikipedia.org
Kreskantaj landoj
#106
Ne ekzistas ĝenerale akceptata, mezurebla kaj valida normo por konsideri landon kreskanta. Sed la termino estas ofte uzata por evoluantaj kaj industriiĝantaj landoj. Socia evoluo estas malantaŭ ekonomia evoluo. Brazilo, Ĉinio kaj Barato ofte estas nomataj kreskantaj landoj.
Fontoj:
Latif, Mojib (2007): Bringen wir das Klima aus dem Takt? Hintergründe und Prognosen. Frankfurt/M.: Fischer Taschenbuch
Omphalius, Ruth/Azakli, Monika (2008):Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Schüppel, Katrin (2007): Klimawandel und Klimaschutz. Informationen, Hintergründe, Diskussionsanregungen. Mülheim an der Ruhr: Verlag an der Ruhr
http://www.bpb.de
http://oe1.orf.at
http://www.wikipedia.org
Vitrodoma efiko
#107
Per la natura vitrodoma efiko, karbona duoksido kaj aliaj gasoj malhelpas al sunradioj trafantaj Teron tute resendiĝi al spaco. Tiu efiko estas nomata vitrodoma efiko, ĉar la vitro de vitrodomo agas precize same. Tiu fenomeno igas vivon ebla sur Tero, ĉar sen ĝi estus tro malvarme. Al tiu efiko aldoniĝas homfaritaj vitrodomaj emisioj, kaj la averaĝa tera temperaturo altiĝas.
Fontoj:
Latif, Mojib (2007): Bringen wir das Klima aus dem Takt? Hintergründe und Prognosen. Frankfurt/M.: Fischer Taschenbuch
Omphalius, Ruth/Azakli, Monika (2008):Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Schüppel, Katrin (2007): Klimawandel und Klimaschutz. Informationen, Hintergründe, Diskussionsanregungen. Mülheim an der Ruhr: Verlag an der Ruhr
http://www.bpb.de
http://oe1.orf.at
http://www.wikipedia.org
Emisioj de vitrodomaj gasoj
#108
Tio signifas ellasadon de gasoj, kiuj enkaptas la resenditajn sunradiojn kaj tenas varmon proksima al tersurfaco. Ekzistas 30 vitrodomaj gasoj, inter kiuj la plej gravaj estas karbona duoksido, metane, duazota oksido kaj fluoraj gasoj. Unuflanke, tiuj gasoj enkaptas varmenergion kun malsamaj efikecoj, aliflanke ili restas en atmosfero dum malsamaj daŭroj.
Fontoj:
Latif, Mojib (2007): Bringen wir das Klima aus dem Takt? Hintergründe und Prognosen. Frankfurt/M.: Fischer Taschenbuch
Omphalius, Ruth/Azakli, Monika (2008):Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Schüppel, Katrin (2007): Klimawandel und Klimaschutz. Informationen, Hintergründe, Diskussionsanregungen. Mülheim an der Ruhr: Verlag an der Ruhr
http://www.bpb.de
http://oe1.orf.at
http://www.wikipedia.org
Mediaj rifuĝintoj
#109
Homoj iĝas mediaj rifuĝintoj, se ili devas forlasi sian landon pro klimata ŝanĝo aŭ natura katastrofo. La termino estis kreita en raporto de media UN-programo en 1985. Kvankam la nombro da mediaj rifuĝintoj kreskas, la Ĝeneva interkonsento (ankoraŭ) ne agnoskas median detruon kiel kialon fuĝi.
Fontoj:
Latif, Mojib (2007): Bringen wir das Klima aus dem Takt? Hintergründe und Prognosen. Frankfurt/M.: Fischer Taschenbuch
Omphalius, Ruth/Azakli, Monika (2008):Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Schüppel, Katrin (2007): Klimawandel und Klimaschutz. Informationen, Hintergründe, Diskussionsanregungen. Mülheim an der Ruhr: Verlag an der Ruhr
www.bpb.de
oe1.orf.at
www.wikipedia.org
Tutmonda klimata komitato
#110
La Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), ankaŭ nomata tutmonda klimata komitato, estis fondita en 1998 de la media programo de UN (UNEP) kaj la tutmonda meteologia asocio. La ĉefa celo de ISKŜ estas taksi la riskojn de tutmonda varmiĝo kaj prilabori strategiojn por eviti kaj kontraŭi ĝin, kaj prezenti tiujn strategiojn al decidantoj. La kvina taksa raporto aperos en 2014.
Fontoj:
Latif, Mojib (2007): Bringen wir das Klima aus dem Takt? Hintergründe und Prognosen. Frankfurt/M.: Fischer Taschenbuch
Omphalius, Ruth/Azakli, Monika (2008):Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Schüppel, Katrin (2007): Klimawandel und Klimaschutz. Informationen, Hintergründe, Diskussionsanregungen. Mülheim an der Ruhr: Verlag an der Ruhr
http://www.bpb.de
http://oe1.orf.at
http://www.wikipedia.org
2-grada celo
#111
La 2-grada celo estis difinita en la Kopenhaga klimata konferenco en 2009. Ĝi temas pri tio, ke la longdaŭra tutmonda varmiĝo estu limigita je 2 celsiaj gradoj super la antaŭindustria nivelo.
Fontoj:
Latif, Mojib (2007): Bringen wir das Klima aus dem Takt? Hintergründe und Prognosen. Frankfurt/M.: Fischer Taschenbuch
Omphalius, Ruth/Azakli, Monika (2008):Klimawandel. Würzburg: Arena Verlag GmbH
Schüppel, Katrin (2007): Klimawandel und Klimaschutz. Informationen, Hintergründe, Diskussionsanregungen. Mülheim an der Ruhr: Verlag an der Ruhr
http://www.bpb.de
http://oe1.orf.at
http://www.wikipedia.org
Plimulta mondo
#112
La termino estis proponita por eviti “nigra-blankajn” terminojn pri evoluo, kiuj implicus konkuradon en evoluo. La terminoj “plimulta mondo” kaj “malplimulta mondo” ne temas pri normo, al kiu strebas ĉiuj landoj. Ili nur temas pri la reala potencmalegaleco, kiu ekzistas en nia mondo inter landoj kaj ene de landoj. La realo estas, ke plej multaj homoj en la mondo (la “plimulta mondo”) ne havas aliron, aŭ havas malgrandan aliron, al la provizaĵoj de la mondo, kaj inverse.
Malplimulta mondo
#113
La termino estis proponita por eviti “nigra-blankajn” terminojn pri evoluo, kiuj implicus konkuradon en evoluo. La terminoj “plimulta mondo” kaj “malplimulta mondo” ne temas pri normo, al kiu strebas ĉiuj landoj. Ili nur temas pri la reala potencmalegaleco, kiu ekzistas en nia mondo inter landoj kaj ene de landoj. La realo estas, ke plej multaj homoj en la mondo (la “plimulta mondo”) ne havas aliron, aŭ havas malgrandan aliron, al la provizaĵoj de la mondo, kaj inverse.
Malplimultoj
#114
Etnaj, naciaj, religiaj, lingvaj, kulturaj kaj aliaj grupoj, kiuj estas malpli multaj ol la cetera loĝantaro, kaj kiuj povas deziri daŭrigi kaj evoluigi sian identecon.
Fontoj:
http://www.minorityrights.org/566/who-are-minorities/who-are-minorities.html
Seksa egaleco
#115
Seksa egaleco signifas situacion, en kiu ies sekso, aŭ ĉu iu havas “viran” (policisto) aŭ “virinan” (flegisto) laboron, tute ne influas ties vivan situacion, same kiel la okulkoloro havas neniun influon al enspezo, statuso, edukado aŭ prestiĝo. Temas pri tio, ke viroj kaj virinoj devus ricevi egalan trakton, kaj ne devus esti diskriminaciataj pro sekso, krom se ekzistas reala biologia kialo por malsama traktado.
Fontoj:
http://en.wikipedia.org/wiki/Gender_equality
Gardohundo
#116
Persono aŭ organizaĵo, kiu laboras por malhelpi homojn fari kontraŭleĝajn aferojn en aparta kampo de negoco aŭ socio. Ekzemple ĝi povas esti organizaĵo, kiu observas la registaron kaj provas malkaŝi korupton, kiel Transparency International aŭ simila loka organizo, sed ekzistas ankaŭ gardohundaj ĵurnalistoj.
Fontoj:
http://www.macmillandictionary.com/dictionary/british/watchdog
Socia medio
#117
Socia medio estas socia interago inter homoj, per kiuj ili kreas, dividas aŭ interŝanĝas informojn kaj ideojn en virtualaj komunumoj kaj retoj.
Fontoj:
http://en.wikipedia.org/wiki/Social_media
Reviziata revuo
#118
Revuo konsistanta el fakaj verkoj (kiel sciencaj artikoloj aŭ esplorproponoj), kiun kontrolis grupo de fakuloj de la sama kampo por certigi, ke ili plenumas necesajn postulojn, por ke la revuo estu eldonita aŭ akceptita.
Fontoj:
http://www.merriam-webster.com/dictionary/peer%20review
Raportaj ĝenroj
#119
Raportaj ĝenroj devas mallonge, fakte kaj precize priskribi nunan aŭ nekonatan okazaĵon. Ili devas informi juste, sen inkluzivi proprajn opiniojn aŭ sintenon.
Publicistaj ĝenroj
#120
Publicistaj ĝenroj serĉas interkonektojn, alportas argumentojn, konkludas kaj juĝas. La opinio de la aŭtoro estas grava.
Novaj sociaj movadoj
#121
Novaj sociaj movadoj (NSM-j) koncentriĝas pri sociaj aŭ kulturaj problemoj, kaj ne ekonomiaj aŭ politikaj. La NSM-j konsistas el neformala, malstrikte organizita reto de subtenantoj kaj nemembroj el mezaj klasoj, kaj ne el malsupraj, kiel estis ofte ĉe sociaj movadoj en industria ekonomio dum modernigo. La ĉefa malsamo kompare kun antaŭaj sociaj movadoj estas en iliaj celoj, ĉar la novaj movadoj okupiĝas ne pri materialaj problemoj kiel ekonomia bonfarto, sed pri problemoj rilataj al homaj rajtoj (ekzemple samseksemulaj rajtoj kaj pacismo). NSM-j kutime okupiĝas pri unu afero aŭ pri malmultaj aferoj rilataj al unu temo, ekzemple medio.
Fontoj:
http://en.wikipedia.org/wiki/New_social_movements
https://www.boundless.com/sociology/textbooks/boundless-sociology-textbook/social-change-21/social-movements-140/new-social-movements-774-3153/
Kontraŭapartismo
#122
Kontraŭapartismo estis enlanda rezisto kontraŭ la apartisma sistemo en Sudafriko. Unu el la reprezentantoj de kontraŭapartismo estis la disidento kaj prezidonto de Sudafriko Nelson Mandela.
Imposta decido
#123
Imposta decido estas sistemo, kiu ebligas al individuaj impostopagantoj decidi, kiu NRO ricevos parton (kutime 1 aŭ 2 elcentojn) de iliaj impostoj. Ekzistas malsamoj inter landoj: en kelkaj nur fizikaj personoj povas dediĉi sian imposton al NRO, en aliaj landoj ankaŭ firmaoj povas.
Internacia Unio por la Konservo de Naturo
#124
La Internacia Unio por la Konservo de Naturo estis fondita en 1948 en Svislando. Ĝi estas internacia organizo dediĉita al trovado de “praktikaj solvoj al niaj plej urĝaj mediaj kaj evoluaj defioj”. La organizo publikigas la ruĝan liston de minacataj specioj de IUKN, kiuj taksas la konservan staton de specio. Ĝi subtenas sciencan esploron, mastrumas terenajn projektojn tutmonde kaj kunvenigas registarojn, neregistarajn organizojn, UN-agentejojn, kompaniojn kaj lokajn komunumojn, por evoluigi kaj efektivigi politikojn. Ĝi estas la plej malnova kaj granda tutmonda media reto, kaj en ĝi membras pli ol 1000 registaroj kaj NRO-j, kaj pli ol 11000 libervolaj sciencistoj en pli ol 160 landoj.
Fontoj:
http://en.wikipedia.org/wiki/International_Union_for_Conservation_of_Nature