Kritika pensado
Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj
Cirkla rezono
Cirkla rezono provas montri, ke konkludo de argumento estas la rezono mem, aŭ ĝi provas montri konkludon per revortigo kaj ripeto.
La strukturo estas: argumento A estas vera ĉar ĝi estas vera.
Tian argumentadon tre ofte uzas diversaj religioj kaj sektoj. Vi povas elekti unu el ili; la unua estas pli longa, sed pli bona.
Ekzemploj:
“Apartigo de rubo helpas naturon. Tial, se ni volas belan naturon, ni devas apartigi rubon.”
Klarigo: la celo estas subteni la aserton, ke apartigo de rubo helpas naturon. Sed la dua frazo diras nenion novan, ĝi nur revortigas la unuan parton sen ajna rezono. Tiu aserto povas esti vera, sed tamen temas pri manipulo, ĉar ne estas rezono. Krome, beleco estas subjektiva eco (beleco ne rilatas al kvalito de naturo); ofte ni ŝatas staton de naturo, kiu ne estas vere natura.
“Dogano por malpli evoluintaj landoj estas necesa, homoj ekster EU devus pagi por oportuno vendi siajn produktojn en EU.”
Klarigo: tiu argumento volas subteni la aserton pri la neceso de dogano por malpli evoluintaj landoj. Sed same kiel la antaŭa ekzemplo, ĝi ne klarigas, kial tio gravas, ĝi nur revortigas la unuan parton kaj ŝajnigas, ke tio estas klarigo.