Kritika pensado
Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj
Analizo de informoj
Kontrolinte la kredindecon de informfonto, oni povas kritike analizi la informojn, kiujn ĝi enhavas. Necesas koncentriĝi je la esenco de la informoj kaj “legi inter linioj”.
Por nekritikema ricevanto, la informo estas fonto de tio, kion li konsideras fakton. Li ricevas sian scion sorbante tiujn “faktojn”. Por kritikema ricevanto, la ricevata informo estas nur bildo de iu aro da faktoj, supozoj kaj opinioj, kiel ilia aŭtoro komprenas ilin. Kritikema ricevanto distingas ne nur tion, kio estas en la informo, sed ankaŭ tion, kion spegulas la informo, ĉar ĉiu informo estas unika kreaĵo de aparta aŭtoro.
Nekritikema ricevanto legas libron pri historio por trovi la ĝenerale akceptatan version de iu okazaĵo. Kritikema ricevanto legas la saman libron por scii, kiel ĝi interpretas iujn historiajn okazaĵojn kaj taksas, kiel faktoj, supozoj kaj opinioj estis elektitaj kaj kial.
Kion celas diri la informo?
Farante kritikan analizon, oni faru la jenajn demandojn:
- Kiel la aŭtoro elektis la informon?
- Ĉu li uzas ekzemplojn kaj esplorojn?
- Ĉu li uzas argumentojn?
- Ĉu li provas alvoki kunsentemon?
- Ĉu li provas krei kontraston por klarigi sian vidpunkton?
Fine, ni konkludos, kion signifas la informo entute.
Kritika pensanto uzas kvar bazajn paŝojn por analizi informon:
- eltrovi, pri kio temas la informo
- eltrovi, kio estas la celo de la aŭtoro
- determini la uzatan tonon kaj konvinkajn elementojn, inkluzive de manipulaj metodoj (parto 5)
- interpreti la tutan informon (analizo de informo por diri, kio estas ĝia entuta signifo).