Civitana socio
Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin
Diversa civitana socio
Civitana socio ne estas unueca. Ĝi estas ege diversa; ĝi eĉ enhavas rolantojn, kiuj kontraŭas unu la aliajn. Diverseco estas ĝia vera karakterizo, kiu baziĝas sur ĝia eco kiel civitana socio kaj sur rilato al konkretaj kaj ne ĝeneralaj bezonoj de la partoprenantoj, kaj sur la ena strukturo, kiu funkcias en diversaj rilatoj inter ŝtato kaj homoj vivantaj en iu teritorio. Ĉio ĉi formas specifan lokan nocion de civitana socio. Almenaŭ du vidpunktoj devenas de tio.
-
Civitana socio partneranta kun la ŝtato
Kiam la lokaj registaroj de la urboj Zvolen, Banská Bystrica (Slovakio) kaj Oslo (Norvegio) kunlaboras kun civitanoj kaj lokaj iniciatoj pri efektivigo de komunuma evoluo en plano de evoluo de sociaj servoj, kiuj kondukas al malfermo de komunumaj centroj en la kvartaloj.
En civitana socio, homoj konsideras sin samvaloraj partneroj de la administra ŝtato, kaj ili uzas civitanan socion por esprimi siajn interesojn. Povas esti kiel en Usono, kies civitana socio agas kiel kontraŭpezo al la administrantaro kaj certigas, ke ĝi ne iras “tro malproksimen”. Aŭ povas esti en Skandinavio, kies prizorgemaj ŝtatoj kaj civitana socio kunlaboras proksime.
-
Civitana socio anstataŭanta la ŝtaton
Ĉi tiu vidpunkto estas tipa por socioj, kie la stato povas oferti malmulte da sociaj sekursistemoj, servoj aŭ protektoj (pro manko de provizo, intereso aŭ militaj konfliktoj); tie homoj dependas de propraj sekursistemoj kaj manieroj subteni sian bonfarton. Tial familiaj retoj, komunumaj strukturoj aŭ klientaj rilatoj estas ofte fundamentaj elementoj de socio.
La neformalaj iniciatoj strebas al pli puraj urboj, purigado de rubo kaj signifa kontribuo al plibonigo de publikaj areoj.
En Usono estas tradicio konsideri civitanan socion kiel kontraŭpezon al la ŝtato, kiu certigas, ke la ŝtato ne tro grandigu sian povon. Tiu percepto grave malsamas de la spertoj de nordeŭropaj landoj, ekzemple Svedio, kie ekzistas forta prizorgema ŝtato kune kun larĝa kaj vigla civitana socio. Aliflanke, en Latinameriko, civitanaj movadoj estis aktivaj gvidantoj de ŝanĝo de tre aŭtoritataj kaj subpremaj ŝtatoj al pli demokratiaj reĝimoj.
La ŝtato tamen ne estas aparta de civitana socio. Estas fakte male. Civitana socio mem kaj ĝiaj elementoj (ni kiel civitanoj) estas kunfaritaj de la interagoj kun la ŝtato kaj de la “reguloj” de tiuj interagoj. Kio estas tiuj interagoj kaj kiel postuloj de civitana socio povas esti efike responditaj?
Pripensindaj demandoj
- Kio estas avantaĝa, kiam en ŝtato estas aktiva civitana socio? Kian rolon de civitana socio vi konsideras neanstataŭebla?