Malriĉeco

Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj

Donu monon al ni

La irlandaj muzikistoj Bob Geldof kaj Bono estas famaj pro sia muziko kaj ankaŭ pro tio, ke ili iniciatis la homhelpajn koncertojn “Live-Aid” kaj “Band-Aid” kaj batalas kontraŭ la monda disvastiĝo de malriĉeco. Sed ĉu ili vere povis liberigi milionojn da homoj de sia vivo en absoluta malriĉeco pere de kampanjoj kaj koncertoj?

Takso

Spektu la jenan dokumentan filmon kaj provu respondi la demandojn poste.

  • Ĉu la filmo emocie kortuŝis vin? Kiel vi sentas vin post spektado de la filmo?
  • Diru per du frazoj la ĉefajn mesaĝojn de la filmo.
  • Pri kiuj temoj okupiĝas la filmo?
  • Ĉu la faktoj estas prezentataj pli objektive aŭ subjektive?
  • Kio estas la celo de Bob Geldof kaj Bono en la komenco de la filmo, kaj kiel tio ŝanĝiĝas dum la filmo?
  • Kian efikon novaĵbildoj pri malsatego (kiel tiuj antaŭ nelonge en Orienta Afriko) havas al vi? Ĉu vi povas kompreni la humoron de Bob Geldof (naŭzita, honta, kolera, maltrankvila)? Kiun problemojn Dambisa Moyo nomas rilate al tiuj bildoj?
  • Kiajn strategiojn uzas la muzikistoj por ricevi atenton de la ĝenerala publiko kaj de politikistoj?
  • Kiajn kialojn donas la filmo pri apero kaj persisto de malriĉeco?
  • Kion atingis Bob Geldof kaj Bono per sia strebado?
  • Kiel la muzikistoj estas kritikataj pro sia strebado?
  • Kiun momenton Bono nomas stranga en la filmo?
  • Kion volas atingi la produktisto Bosse Lindquist per tiu filmo?