Malriĉeco

Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj

Takso

Pri kiaj mezuriloj temas tiuj asertoj? (Plurfoje unu aserto povas validi pri pluraj metodoj)

Tiu mezurilo de malriĉeco estas bazita nur sur monaj indikiloj






Ĝusta respondo: Indico de malriĉuloj
La celo de tiu metodo estas inkluzivi la subjektivan vidpunkton de homoj koncernataj de malriĉeco






Ĝusta respondo: Partoprena takso de malriĉeco (PTM)
En tiu metodo, pluraj aspektoj de malriĉeco estas kunigitaj en unu indicon






Ĝusta respondo: Indico de homa malriĉeco; Indico de homa disvolviĝo (IHD); Plurdimensia indico de malriĉeco (PIM)
Malriĉeco estas esprimata ne nur per manko de enspezo aŭ konsumado, sed estas ankaŭ asociita kun manko de sanservoj, nutrado kaj edukado, kaj ankaŭ netaŭgaj sociaj rilatoj, malsekureco kaj malalta memestimo. Ĉiuj tiuj dimensioj de malriĉeco estas komplete ignorataj de tiu metodo






Ĝusta respondo: Indico de malriĉuloj
Tiu metodo emfazas la egalan aŭ malegalan distribuon de riĉaĵoj






Ĝusta respondo: Koeficiento de Gini
Tiuj metodoj mezuras malriĉecon kvante (per statistiko)






Ĝusta respondo: Indico de malriĉuloj; Indico de homa malriĉeco; Indico de homa disvolviĝo (IHD); Plurdimensia indico de malriĉeco (PIM); Koeficiento de Gini
Rektaj niveloj de enspezo ne partoprenas en kalkulado de tiu indico






Ĝusta respondo: Plurdimensia indico de malriĉeco (PIM)
Tiu metodo ankaŭ inkluzivas mensan bonfarton






Ĝusta respondo: Partoprena takso de malriĉeco (PTM); Malneta enlanda feliĉo (MEF)
En tiuj metodoj, memsufiĉeco per propra kultivado ne estas konsiderata






Ĝusta respondo: Indico de malriĉuloj; Indico de homa malriĉeco; Indico de homa disvolviĝo (IHD); Koeficiento de Gini

Fontoj

Häusler, Imke (2011): Armut als globale Herausforderung. Duisburg: Kindernothilfe
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag
http://wirtschaftslexikon.gabler.de/Definition/gini-koeffizient.html
http://web.worldbank.org
http://www.taz.de/1/archiv/print-archiv/printressorts/digi-artikel