Malriĉeco
Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj
Ĉu vi sciis, ke…
- …tutmonde, la interspaco inter malriĉuloj kaj riĉuloj kreskis en la lastaj 10 jaroj? La financa krizo partoprenis al tiu evoluo: nuntempe estas pli da milionuloj ol antaŭ la krizo. En 2010, Merrill Lynch publikigis en sia jara monda raporto pri riĉo, ke estis 10,9 milionoj da milionuloj en la mondo. Samtempe pli ol 1,2 miliardoj da homoj vivas en ekstrema malriĉeco.
- …la averaĝa vivdaŭro en la malplej evoluintaj landoj estas 57 jaroj?
- …la mono, kiun homoj laborantaj eksterlande sendas al siaj familioj, portas ĉiujare pli ol 300 milionojn da dolaroj al la evoluantaj landoj, trioble pli ol la tuta evoluiga helpado?
- …la evoluantaj landoj pagas proksimume 200 miliardojn da dolaroj jare nur kiel interezon, multe pli ol ili ricevas kiel publikan evoluigan helpon?
- …la meksikano Carlos Slim Helu estas la plej riĉa homo en la mondo? Liaj posedaĵoj estas taksataj je 73 miliardoj da dolaroj. Li superas Bill Gates kaj liajn 64 miliardojn da dolaroj.
- …ĉirkaŭ 5/6 el la tera loĝantaro vivas en evoluantaj landoj, sed nur ĉirkaŭ 1/7 el la tutmondaj sanservaj financoj atingas ilin?
- …nelegoscio trafas virinojn pli ol virojn? Proksimume ⅔ el la homoj, kiuj ne scipovas legi, estas virinoj.
- …tutmonde 1 miliardo da homoj vivas per malpli ol 1 dolaro tage?
- …en la jaro 1960, Afriko estis eksportanto de manĝaĵo, kaj hodiaŭ ĝi devas importi ⅓?
- …pli ol 80 % el la farmistoj en Afriko estas virinoj?
- …la kreskantaj manĝaĵprezoj estas la ĉefa kialo de malsato en la mondo?