Malriĉeco

Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj

JEC-j (Jarmilaj Evoluaj Celoj)

Por kontraŭbatali malriĉecon, protekti la medion kaj progresigi egalecon inter seksoj, en 2000 la ĝenerala asembleo de UN adoptis deklaron: la Jarmilajn Evoluajn Celojn. Tiuj estas 8 celoj atingendaj de la membroŝtatoj ĝis 2015. Legu la celojn kaj sube plenigu per la numero de la celo, kiu temas pri la menciita problemo.

  1. La nombro da homoj vivantaj per malpli ol 1,25 $ (0,90 €) tage estos duonigita. La proporcio de malsataj homoj estos duonigita.
  2. Ĉiuj infanoj devas iri al lernejo kaj ricevi almenaŭ unu kompletan kurson de baza edukado. Aldone, ĉiuj 15–24-jaraĝuloj scipovos legi kaj skribi.
  3. Forigu seksan malegalecon en baza kaj duaranga edukado.
  4. La disvastiĝo de HIV/aidoso kaj ĉefaj tropikaj malsanoj devas esti haltigita. Tio signifas uzi preventan flegadon kaj pli bonajn kuracilojn.
  5. La mortokvanto de beboj kaj infanoj devas esti trionigita kaj ĉiuj infanoj devas ricevi vakcinon kontraŭ morbilo.
  6. Kvaronigu patrinan mortokvanton kaj ĉiujn naskon superrigardu trejnitaj flegistoj.
  7. La principoj de daŭripova evoluado devas esti aldonitaj al politikoj kaj programoj de ĉiuj statoj, kaj perdo de mediaj provizaĵoj estu ĉesigita. Aldone, la proporcio de homoj, kiuj ne havas aliron al pura trinkakvo devas esti duonigita, kaj la vivkondiĉoj de 100 milionoj da ladurbanoj estu grave plibonigitaj.
  8. Tiu celo inkluzivas interalie pligrandigon de oficiala evolua helpo de riĉaj landoj al 0,7 % de la malneta enlanda enspezo, kaj plibonigon de ekonomiaj kaj financaj sistemoj. Projektoj kaj programoj por evolua kunlaborado devas uzi malpli da kondiĉaj stipendioj kaj financado de socialaj servoj kiel edukado, sano kaj akvo devas esti reguligataj.

Fontoj

http://www.un.org/millenniumgoals/
http://www.millennium-entwicklungsziele.de/pages/acommon/mdg.htm
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag