Malriĉeco

Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj

Ekzerco 3

Aŭskultu la sekvan kanton kaj poste pensu pri la konkludaj demandoj:

https://www.youtube.com/watch?v=l3VmPOkSPXg

La kanto “We are the drums” estis kreita kadre de iniciato de UN por subteni plirapidigon de atingo de la jarmilaj evoluaj celoj antaŭ 2015. 19 afrikaj muzikistoj kantas lingale, france kaj angle pri la batalo kontraŭ aidoso kaj malriĉeco. Tiu kanto substrekas individuan respondecon de ĉiu homo kaj vokas al kompreno.

  • Ĉu nuntempaj muzikistoj en via lando kortuŝas vin per la temoj de siaj kantoj?
  • Ĉu iuj kantoj kaj tekstoj de muzikistoj influas vian personan opinion?
  • Ĉu la teksto de kanto influas, ĉu vi ŝatas ĝin aŭ ne?