Malriĉeco
Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj
Ekzerco 1
Ĉi tie vi vidas mapon, en kiu la areo de ĉiu lando estas proporcie alĝustigita al la grandeco de aparta afero. Provu diveni, kiu estas la temo elektante la ĝustan respondon en la listo.
Registaraj elspezoj por sano
Registaraj elspezoj por sano ĉi-kuntekste signifas ĉiujn financajn rimedojn, kiujn registaro elspezas por sano. La rektaj kostoj de sano por individuoj estas malgrandigitaj laŭ la loĝantaro de la lando.
Disvastiĝo de aidoso
Disvastiĝo de aidoso temas pri 15- ĝis 49-jaraĝuloj. Infekto per la homa imuno-deficita viruso (HIV) signifas, ke ies imunsistemo estas atakata. Se oni ne traktas tiun infekton, ĝi kutime kondukas al akirita imuno-deficita simptomaro (aidoso), kiu pligrandigas la riskon de pliaj infektoj kaj formiĝo de tumoroj.
Manko de higieno
Tiu grafikaĵo montras la nombron da homoj sen aliro al baza higieno. Simpla higieno ĉi tie signifas privatan necesejon, aŭ necesejon dividatan inter konatoj je paŝdistanco de loĝloko, kiu preventas kontakton inter homaj kaj bestaj ekskrementoj.