Malriĉeco

Ĉi tiu modulo temas pri la plurfaceta naturo de malriĉeco, en evoluantaj kaj evoluintaj landoj

Kaŭzoj influantaj malriĉecon

“En ekstrema malriĉeco estas pli ol malbonŝancaj cirkonstancoj.” Bono en “Donu al ni monon”

Malriĉeco estas kompleksa, plurdimensia problemo, kiun influas pluraj kaŭzoj. Ofte la kialoj kaj la konsekvencoj de malriĉeco plifortigas unu la alian, ekzemple malsato povas esti kaŭzo kaj konsekvenco de malriĉeco.

La dokumentfilmo ilustras, ke Bono kaj Bob Geldof unue konsideris la celon nur ekonomie. La muzikistoj tamen rapide rimarkis, ke malpliigo de malriĉeco estas multe pli komplika tasko, kiu ne povas esti solvita nur per mono.

La kialoj specife menciitaj en la filmo por apero aŭ persisto de malsato kaj ekstrema malriĉeco estas trosekeco (natura katastrofo), milito, aŭtoritataj reĝimoj kaj ŝuldo de evoluantaj landoj. Sed la faktoroj influantaj HIV/aidoson, edukado, ekzistantaj reguloj de internacia komerco kaj oficiala evolua helpo ankaŭ estas nerekte priparolataj. Senlaboreco, teknologia manko, homa plimultiĝo, netaŭgaj infrastrukturoj, migrado, aĝo, korpa aŭ mensa kripleco kaj sekso estas aldonaj faktoroj de risko.

Nun lernu pli detale pli la jenaj tri influaj faktoroj:

  • Edukado
  • Sano
  • Sekso

Fontoj

http://www.armut.de/aspekte-der-armut_ursachen-und-folgen-der-armut.php