Migrado

Ĉi tiu modulo malkovras, kio estas migrado, kaj ebligas al ni koni nian propran migran historion

Enkonduko

“Mi estas franca katoliko kun armenaj radikoj; mia edzino estas protestanta svedino… Mi havas alĝerian bofraton, kiu estas islamano, kaj judan nevon. Ni kunvivas ĉar ni ne kverelas pri la religioj de aliuloj, sed respektas ilin.” Charles Aznavour (*1924), franca aktoro kaj kantisto

Ĉiam homoj devis forlasi sian hejmon por iri al alia. La kialoj, pro kiuj homoj foriras, estas tre diversaj. Fakto estas, ke io fundamenta mankas en la vivo de la loko, kie vi nun loĝas, ĉu mono, sekureco, aventuro aŭ amo.

Ne gravas, ĉu vi mem estas migranto aŭ vivis en la sama loko dum generacioj, kompreno de migrado estas parto de ĝenerala edukado. La temo estas politike tikla en multaj landoj, kaj iuj vortoj emociigas homojn en ĉiuj trinkejoj. En multaj eŭropaj landoj kaj Usono, timoj pri migrado estas priparolataj en elektaj konkuroj. Pro tio indas halti kaj rigardi la aferon pli detale.

Migrado ĉiam estis centra elemento de homa adaptiĝo al mediaj kondiĉoj kaj sociaj defioj. Historio de homaro fakte estas historio de migrado.

Fininte ĉi tiun modulon, vi devus vidi la kompleksecon de la subjekto iom pli klare, kapabli kompreni la diversecon de migrado kaj ĝiajn transformiĝojn. Kvankam homoj elmigradis dum jarmiloj, la funkciado kaj kompreneble la celoj kaj landoj de elmigrado ŝanĝiĝis, same kiel la elmigradmanieroj.

Antaŭ pli ol 2000 jaroj, la romia filozofiisto kaj poeto Lucretius okupiĝis pri tiu afero. Laŭ li, la mondo estis loko de ĉiam moviĝantaj homaj korpoj kaj meĥanikaj aĵoj. En la epoko de Lucretius, oni povis atingi Aŭstrion nur malfacile trairante la Alpojn piede aŭ ĉevale, nun vi povas enaviadiliĝi en Romo kaj esti en Vieno du horojn poste. La moviĝmanieroj plimultiĝis, same kiel la rapideco, per kiu oni povas iri de loko al alia. La sociologiisto John Urry trovis, ke homoj en Centra Eŭropo hodiaŭ moviĝas kvinoble pli multe, ol antaŭ 60 jaroj.

Historio montras, ke gravaj evoluoj rilatas al migrado: migradoj en Eŭropo, la grandaj migradoj por fuĝi ekstreman klimatan ŝanĝon aŭ la “malkovro” de la Nova Mondo.

Kursoplano:

  • 17 paĝoj
  • Komencaj kaj finaj demandoj

Antaŭvidita daŭro de la modulo: ĉ. 4 horoj

  • Developed by: Michaela Krimmer, Südwind Agentur