Tutmondiĝo

Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn

Elpensemo en informaj kaj komunikaj teknologioj

Danke al kono kaj uzado de elektro, kiuj aperis en la lastaj 200 jaroj, multaj novaj informaj kaj komunikaj ebloj aperis.

Ordigu la tempolinion de novaĵoj laŭ ilia dato de uzeblo por la publiko.

Ekde proksimume 1833
Ebligis transsendon de koditaj signaloj per elektraj dratoj tra longaj distancoj.
Ĝusta respondo: Morsa telegrafo
Ekde proksimume 1876
Aparato por transsendi sonajn ondojn per elektraj signaloj kaj linioj. Ĝi ebligis al homoj interparoli rekte tra longaj distancoj.
Ĝusta respondo: Telefono
Ekde proksimume 1920
Tiu elpensaĵo estas bazita sur malkovro de elektromagnetaj ondoj. Uzante ĝin, unu parolanto povis atingi multe da homoj samtempe.
Ĝusta respondo: Radio
Ekde proksimume 1930
Oni kromnomis ĝin “gapa skatolo”. En la 1950-aj jaroj, ĝi fariĝis amaskomunikilo.
Ĝusta respondo: Televido
Ekde proksimume 1970
Helpe de tiu produkto, tekstoj kaj bildoj povas esti sendataj en kelkaj minutoj per telefona reto. Retpoŝto anstataŭis ĝin, kiam aperis la Interreto.
Ĝusta respondo: Fakso
Ekde proksimume 1980
La praulo de tiu komunikilo, nomita kalkulmaŝino, devenas de Antikveco. La unuaj elektronikaj aparatoj aperis en la 1940-aj jaroj. Ili disvastiĝis dum la 1980-aj jaroj.
Ĝusta respondo: Komputilo
Ekde proksimume 1987
Unue kreita kiel usona armea projekto, ĝi malfermiĝis al la ĝenerala publiko komence de la 1990-aj jaroj kaj revoluciis interŝanĝadon de informoj. Granda kvanto da datumoj povas esti interŝanĝita ene de kelkaj sekundoj (teksto, bildoj, video, sono) per tiu teknologio.
Ĝusta respondo: Interreto
Ekde proksimume 1990
La unuaj provoj de sendrata telefonado okazis jam en 1926. Sed veraj porteblaj aparatoj aperis nur en la 1980-aj jaroj. La unuaj prototipoj pezis preskaŭ kilogramon, hodiaŭ oni povas meti ilin en poŝon.
Ĝusta respondo: Poŝtelefono

Fontoj

http://openclipart.org/detail/121501/internet-by-liontooth34
http://openclipart.org/detail/2411/telephone-by-machovka
http://openclipart.org/detail/17668/net-computer-by-rgtaylor_csc
http://openclipart.org/detail/73363/modern-fax-machine-by-matthewhenninger
http://openclipart.org/detail/11295/tv-set-5-by-machovka-11295
http://openclipart.org/detail/18993/simple-radio-by-aj
http://openclipart.org/detail/172687/teléfono-heraldo-negro-black-classic-phone-by-mediobit-172687
http://www.cepolina.com/photo.asp?S=Telegraph
http://de.wikipedia.org/wiki/Telegrafie
http://wigbit.voegb.at/index.php/Die_historische_Entwicklung_der_Kommunikation
http://www.wissen.de/die-geschichte-der-mobiltelefone
https://de.wikipedia.org/wiki/Computer
http://www.telefax-auskunft.de/geschichte.htm
http://www.zeit.de/2007/01/Kurze_Geschichte_des_Fernsehens/seite-2
http://de.wikipedia.org/wiki/Erfindung_des_Telefons
http://de.wikipedia.org/wiki/Geschichte_des_Hörfunks