Tutmondiĝo

Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn

La ekologia aspekto de tutmondiĝo

La uzado de nerenovigeblaj energifontoj kiel karbo, kreskanta konsumado konektita al kreskanta uzado de provizaĵoj kaj kreskanta moveblo havas efikon al nia medio. Tial la ekologia dimensio de tutmondiĝo temas pri la tutmondaj defioj de nia medio: malaperado de mondaj arbaroj, klimata ŝanĝo, minacataj fiŝaroj kaj aliaj bestoj kaj kreskaĵoj, akvokonsumado kaj plimultiĝanta rubo.

En la tempotabelo montrita komence de la modulo, pluraj elementoj temas pri la ekologia dimensio de tutmondiĝo. Dum produktado, uzado kaj transportado de niaj manĝaĵo kaj varoj kiel vestaĵoj, mebloj kaj elektronikaj aparatoj, naturaj materialoj (ligno, akvo…) kaj fosiliaj bruligaĵoj (karbo, nafto, gaso…) estas uzataj. Aŭtoj kaj aviadiloj estas pliaj transportiloj, kiuj kontribuas per ellasado de karbona duoksido (CO₂) al klimata ŝanĝo.