Evoluado
Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni
“Dependas de ni” diras Bono
Populara kulturo de helpado
“Ni ne povas diri, ke nia generacio ne sciis, kiel fari tion. Ni ne povas diri, ke nia generacio ne povis fari tion. Kaj ni ne povas diri, ke nia generacio ne havis kialon fari tion. Dependas de ni.” diras Bono pri fino de malriĉeco. Ĉu vere dependas de ni, homoj el riĉaj landoj? Ni rigardu malsamajn perspektivojn.
Ne gravas, ĉu vi ŝatas tion aŭ ne, sed famuloj estas esencaj instrumentoj por konsciigi pri malpopularaj aferoj, kaj dum la lastaj 25 jaroj, evoluado estis forte ligita al fameco. Laŭ kelkaj, tio kondukas al katastrofa simpligo de problemoj, malgrandigas la kampanjojn de aktivistoj kaj en la evoluantaj, kaj en la evoluintaj landoj kaj malebligas seriozan politikan analizon.
Partopreno de famuloj kun tempo transiris de subteno al spertula instigo. Tio parte devenas de bezono pruvi kredindecon. Ne sufiĉas, ke famulo diras, ke li zorgas; ankaŭ necesas pruvi, ke oni scias, pri kion oni parolas. Sed tiu transiro al spertula instigo vere maltrankviligas la profesoron William Easterly, kiu opinias, ke tio forprenas laboron de multaj laborantaj en la procezo de kreado de politiko, kaj donas troan, kaj ofte nemerititan, pezon al unu vidpunkto. Li kredas, ke famuloj devus nur okupiĝi pri moralaj krucmilitoj; ili forgesu la detalojn de politiko kaj nur sekvu sian “moralan instinkton”.
Kiam famuloj faras spertulan instigon kontraŭ patrina mortado, por subteni daŭripovan vivmanieron kaj kuraci infanajn malsanojn, ili kelkfoje faras tion pro bona kialo (kaj aliaj nur por krei bonan opinion pri si). Ĉu estas sendanĝere ĉiufoje?
Dambisa Moyo, zambia ekonomikisto, bedaŭras la influon de famuloj (kaj de donantoj), aŭ “glamura helpado”, kiel ŝi nomas ilin: “Longaj vicoj de homoj staris en suno por voĉdoni por prezidento, kiu estas fakte senpova pro donantoj aŭ ĉar glamura helpanto decidis paroli nome de tuta kontinento. Kiel britoj sentus sin, se morgaŭ Michael Jackson komencus diri al ili, kiel solvi la loĝan krizon?”
Du elstaraj ekzemploj, kiujn akuzas Dambisa Moyo, zambidevena kaj diplomita de Harvard kaj Oxford, estas Bono kaj Bob Geldof, kiuj, laŭ ŝi, tro partoprenas en la “industrio” de “glamura helpado”, kaj havas tro da influo al helpado. Kiel ŝi skribis en sia libro Dead Aid, Dambisa Moyo ankaŭ pensas, ke tiu helpo ĝenerale al Afriko, male al kutima opinio, havas multajn negativajn efikojn al Afriko, ĉefe kie ĝi kreas registaran dependecon al helpo, kaj malhelpas kreskon kaj evoluon, do ĝi estas nedaŭripova kaj entute malutila al Afriko.
Alia problemo estas, kiam famuloj provas mem konduki projektojn. La raportado de New York Times pri la lerneja projekto “Raising Malawi” de Madonna denove kaptis atenton al la rolo, kiun famuloj ludas en konsciigo kaj kolektado de mono por internacia helpo. Sed la raporto (kiu parolis pri la disfalo de la malbone prizorgata eksperimento de Madonna) samtempe portas malbonan bildon de “bonaj celoj” en Afriko.
Sed ne necesas iri tiel malproksimen. Ni povas trovi ekzemplon en Slovakio. Dorota Nvotová estas slovaka aktorino kaj kantistino, kiu subtenis orfejon “Happy home” en Nepalo, kaj aferoj ne okazis bone. Dorota Nvotová finance subtenis la orfejon, kaj post monatoj da suspektado evidentiĝis, ke la infanoj estis batataj, perfortataj kaj ĉikanataj de la direktoro, kiun oni ankaŭ suspektas pri financa fraŭdo. Vidu la intervjuon kun Dorota Nvotová pri la afero.
En la filmo “Fulmaya, knabino kun maldikaj kruroj” pri la vivo de Dorota Nvotová, pluraj situacioj el Nepalo estas prezentataj, ekzemple kiam ŝi prenis febran infaneton kun ŝia patrino al malsanulejo kaj pagis por kuracado.
“Ĉio bonas en la fino, kaj se ne bonas, ne estas la fino”
diras Dorota Nvotová en la filmo Fulmaya (kiu ankaŭ estas la nomo de ŝia vojaĝagentejo). Ne ĉiuj rakontoj havas feliĉan vfinon; FOJE DEPENDAS DE NI (homoj el evoluantaj landoj, kiuj provas helpi) kiun manieron uzi por helpi aliajn homojn, de kiu perspektivo ni rigardas la problemon kaj ĉu ni vidas ĝiajn profundajn kaŭzojn.
Pripensindaj demandoj
- Ĉu vi pensas, ke la kampanjoj de famuloj havas longdaŭran influon? Klarigu vian opinion.