Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Planistoj kaj serĉistoj

“McEvoluo ne funkcias! Evoluo ne estas rapidmanĝa restoracio kun rapidaj solvoj. Profundaj kaj daŭraj ŝanĝoj bezonas tempon.”

Iu NRO, kiu volis helpi al vilaĝo en Kolombio produkti rizon, kreis terkultivan asocion de vilaĝanoj kaj aĉetis por ili kolektomaŝinojn, senŝeligajn maŝinojn, generilojn kaj traktorojn. Produktado de rizo kreskis kaj la asocio vendis la rizon je pli alta prezo. La projekto estis granda sukceso. Poste la NRO foriris de la vilaĝo, sed kelkajn jarojn poste unu el la laborantoj de la NRO revenis kaj eksciis, ke la asocio disfalis kaj la tuta ekipaĵo rompiĝis kaj rustis en kampoj. Fakte, parto de la ekipaĵo neniam estis uzita. Kiam la laboranto de la NRO iris tra la vilaĝo, la homoj diris al li: “Se via NRO revenus kaj helpus nin, ni povus fari pli.”

La malgaja vero estas, ke tiaj rakontoj estas tre oftaj. Vi povas trovi en la tuta plimulta mondo tiel nomatajn “evoluajn tombejojn”: rustantan donitan ekipaĵon, neniam uzitajn necesejojn, disfalintajn komunumajn asociojn kaj projektojn, kiuj rompiĝis mallonge post la foriro de la NRO.

Kial estas tiel?

Bedaŭrinde, multaj operacioj por evoluo ne estis faritaj en partoprena maniero, kaj la “projekta metodo” estis uzata, kiam multaj homoj el riĉaj landoj elektis la specon de operacio, planis, decidis kaj efektivigis la projekton por la cela komunumo. Estis pli rapide ol demandi opinion de la komunumo, sed poste okazis, ke tiu “McEvoluo” surbaze de rapidmanĝaj restoracioj kaŭzis, ke 2,5 miliardoj da malriĉuloj, proksimume 40 % el la monda loĝantaro, ne estis bone servataj, ĉar ili daŭre vivas per malpli ol 2 usonaj dolaroj tage.

Multaj el tiuj projektoj ne konsideris la lokan kulturon: ili ne estis akceptitaj de la loka komunumo aŭ ne estis aplikeblaj en iuj medioj. Ke projekto bone funkciis en Slovakio, tio ne signifas, ke ĝi bone funkcios en alispeca kultura, ekonomia kaj institucia medio en subsahara Afriko.

Ekzemplo:

Teamo venis al loko en Latinameriko por konstrui domon por malriĉa pastoro de loka preĝejo. En la plano de la domo, la teamo inkluzivis banĉambron meze de la domo, kio kontraŭas la lokan kulturon, en kiuj banĉambroj situas malantaŭ domoj. La pastoro ne vidis la planojn de la domo. Kiam li malkovris tiun eraron, dum la teamo konstruis la domon, li vane protestis. La mallongdaŭra teamo ĝojis, ke ili donis bezonatan domon al la pastoro, sed la pastoro hontas pri sia domo kaj ne certas, ĉu li volas loĝi en ĝi.