Klimata ŝanĝo

Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj

Homaj kaŭzoj

“La homaj kaŭzoj de klimatŝanĝo estas aparte atentindaj, ĉar ili ekkonkuris kun la naturaj kontrolmeĥanismoj pli kaj pli intense dum la industria epoko.” Schönwiese, Christian-Dietrich; Profesoro de meteorologia media esplorado kaj klimatologio, Universitato de Frankfurto

En internacia priklimata esplorado, oni interkonsentas, ke nia klimato ŝanĝiĝas, kaj ke homoj parte respondecas pri tio. La intensa uzado de fosiliaj brulaĵoj ekde la industria revolucio, moderna teknologio, rapida urbaniĝo, plimultiĝo de varoj kaj servoj kaj kreskanta loĝantaro altigis postulon kaj riĉecon de multaj homoj. Samtempe, la kvanto da vitrodomaj gasoj en la atmosfero daŭre kreskis ekde la komenco de industriiĝo kaj nun influas mondajn mezajn temperaturojn.

Konatiĝu kun la homaj kaŭzoj de klimatŝanĝo pli detale plenumante du ekzercojn.

Fontoj

Latif, Mojib (2007): Bringen wir das Klima aus dem Takt? Hintergründe und Prognosen. Frankfurt/M.: Fischer Taschenbuch
Münchener Rückversicherungs-Gesellschaft (2005): Wetterkatastrophen und Klimawandel. Sind wir noch zu retten? Munich: pg Verl., Dow, Kirstin/ Downing, Thomas E. (2007): Weltatlas des Klimawandels. Karten und Fakten zur globalen Erwärmung. Hamburgo: Europäische Verlagsanstalt