Klimata ŝanĝo
Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj
Kaŭzoj de klimata ŝanĝo
Kiu kulpas pri la ŝanĝoj en la klimato? Ĉi tiu demando ne havas simplan respondon, ĉar la kaŭzoj de la observataj klimatŝanĝoj estas variaj kaj malsimplaj. Kelkaj el tiuj procezoj daŭras nur kelkajn jarojn, aliaj jarcentojn, kelkaj regule okazas, aliaj daŭras dum miloj aŭ eĉ milionoj da jaroj, kaj iuj okazis nur unufoje. La ISKŜ (Interregistara spertularo pri klimata ŝanĝiĝo) montris, helpe de tri simuladoj, ke neniu nur natura aŭ nur homa faktoro povas esti konsiderata sola kaŭzo. Kontraste, la simuladoj, en kiuj ambaŭ faktoroj estis enkalkulitaj, kontentige kongruis kun realaj observoj. Tial la klimato ŝanĝiĝas kaj pro naturaj, kaj pro homaj kaŭzoj.
Nun vi ekscios pli detale pri la naturaj kaj homaj kaŭzoj:
- Naturaj kaŭzoj
- Homaj kaŭzoj