Klimata ŝanĝo

Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj

La vitrodoma efiko

La vitrodoma efiko estas natura fenomeno, fundamenta por vivo sur nia planedo. Teron ĉirkaŭas aertavolo nomata atmosfero. En tiu atmosfero estas pluraj gasoj. Kelkaj el tiuj estas vitrodomaj gasoj, kiuj tralasas sunlumon al la Tero, sed konservas la varmon, kiun resendas Tero al la atmosfero. Se ili ne farus tion, nia planedo estus multe pli malvarma.

Provu plenigi la tekston per la gasoj, kiuj kaŭzas la naturan vitrodoman efikon:

estas unu el la plej gravaj gasoj, ĝi venas de la tera akvociklo.
Ĝusta respondo: akvovaporo (H₂O)
Sed ankaŭ , ekzemple produktata dum arbaraj fajroj kaj vulkanaj erupcioj, kaj , kiun eligas marĉoj kaj arbaroj en aeron, estas gravaj elementoj de la natura vitrodoma efiko.
Ĝusta respondo: karbonduoksido (CO₂); metano (CH₄)
Homoj pli kaj pli influas tiun naturan procezon, emisiante diversajn vitrodomajn gasojn kaj tiel plifortigante la naturan vitrodoman efikon. Ju pli da vitrodomaj gasoj estas en la atmosfero, des pli da varmo estas reflektata, kaj pro tio la tera temperaturo plialtiĝas.

Fontoj

Tiemann, Dorothea (2011): Krimi, Killer & Konsum. Das etwas andere Klima! Münster: BUN