Klimata ŝanĝo

Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj

Klimata ŝanĝiĝo: kio ĝi estas?

Spektu la ĉi-suban videon kaj analizu la sekvajn asertojn.

Asertoj

Klimata ŝanĝiĝo estas mallongdaŭra, okazas en unu loko kaj povas ŝanĝiĝi iam ajn
Ĝusta respondo: Malvera
Klimata ŝanĝiĝo signifas mezureblan ŝanĝiĝon en klimato en longa periodo
Ĝusta respondo: Vera
Tutmonda varmiĝo ofte estas uzata kiel sinonimo de klimata ŝanĝiĝo
Ĝusta respondo: Vera
Klimato povas ŝanĝiĝi pro homaj influoj
Ĝusta respondo: Vera
Dum la lasta jarcento, la temperaturo de Tero regule malaltiĝis kaj ekstremaj veteraj okazaĵoj iĝis malpli oftaj
Ĝusta respondo: Malvera
Klimato ŝanĝiĝas nur pro naturaj kaŭzoj
Ĝusta respondo: Malvera
Sunlumo, vulkanaj erupcioj kaj “El Niño” influas la klimatan ŝanĝon
Ĝusta respondo: Vera
La natura vitrodoma efiko estas fundamenta por nia vivo sur Tero ĉar ĝi provizas konstantan klimaton
Ĝusta respondo: Vera
La kvanto da vitrodomaj gasoj en la atmosfero estas stabila; ĝi nek kreskas, nek malkreskas
Ĝusta respondo: Malvera
Homoj pli kaj pli influas tiujn naturajn procezojn, ekzemple ellasante vitrodomajn gasojn per bruligado de fosiliaj bruligaĵoj
Ĝusta respondo: Vera