Klimata ŝanĝo

Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj

Enkonduko al la temo

Rigardu la ĉi-subajn bildojn kaj poste respondu la demandojn:

  • Ĉu la situacioj en la bildoj estas konataj de vi?
  • Ĉu vi flugis per aviadilo en la du lastaj jaroj?
  • Ĉu la evoluo de malmultekostaj, mallongdistancaj flugkompanioj influis viajn flugajn kutimojn?
  • Ĉu vi estis en loko trafata de inundoj dum la lastaj tri jaroj?
  • Ĉu ŝtormoj iĝis pli oftaj kaj pli fortaj en via loĝloko en la lastaj jaroj?
  • Ĉu vi iam estis en trafikŝtopo en la lasta jaro kaj duono?
  • Ĉu vi plejparte veturas per aŭto?

Se vi respondis jese al iu ajn el tiuj demandoj, tiam vi estas persone koncernata de klimatŝanĝo, ĉu per emisioj de vitrodomefikaj gasoj liberigataj de transportiloj, ĉu per nerektaj damaĝoj fare de severaj ŝtormoj, kiuj plimultiĝas pro tutmonda varmiĝo.