Klimata ŝanĝo

Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj

Ĉu vi sciis, ke…

  • …la vorto “klimato” devenas de malnovgreka vorto signifanta “deklivo”? Ĉar la suno estas unu el la plej grandaj influantoj de klimato, la fenomeno estis nomita laŭ ĝi: ju pli kruta estas la angulo, des pli varma estas la regiono.
  • …pro vitrodomefiko, noktoj pli varmiĝis ol tagoj?
  • …brutoj estas inter la plej grandaj metan-poluantoj? Tutmonde, 1,4 miliardoj da brutoj produktas 80 milionojn da tunoj da metano ĉiujare, plifortigante la vitrodoman efikon.
  • …glacio en Arkto malkreskis je triono ekde la 1970-aj jaroj? Konsekvence altiĝas marnivelo kaj detruiĝas vivejoj.
  • …bruligi 1 tunon da rubo produktas 1 tunon da CO₂? Averaĝa EU-civitano produktas 500 kg da rubo ĉiujare.
  • …en 2010, 300 milionoj da homoj estis viktimoj de klimat-rilataj naturaj katastrofoj? Ofte en landoj kun malmulte da provizaĵoj por mildigi la konsekvencojn.
  • …varmaj ŝtormoj estas pli severaj ol malvarmaj? La ĉefa kialo de tio estas, ke aero varmigita je 1 °C povas enteni je 7 % pli da akvo.
  • …en 2050, se la klimata ŝanĝo estos neregata, la nombro da malsataj homoj en la mondo kreskis je 10-20 %?
  • …ekde la 1950-jaroj, oni observis, ke malpli da sunlumo trafas la grundon? Pri tio kulpas ĉefe aera poluo kun fajnaj polveroj de industria brulado.