Klimata ŝanĝo

Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj

Naciaj klimatprotektaj rimedoj

Kune kun internaciaj interkonsentoj, klimatprotektaj rimedoj kaj leĝoj estas adoptataj ankaŭ en nacia nivelo por haltigi kreskadon de emisioj. Rezulte de decidoj fare de la eŭropunia parlamento en 2011, la membraj ŝtatoj de EU adoptis klimatprotektan regularon.

Rimedoj difinitaj en tiuj leĝoj estas:

  • Pligrandigi energian efikecon
  • Pli granda uzado de renovigeblaj energifontoj
  • Konsidero de klimata protekto dum teritoria planado
  • Mastrumado de moveblo
  • Malmultigo de rubo
  • Disvastigi naturajn karbonsuĉilojn
  • Ekonomia subteno de klimatprotektaj rimedoj

Malgraŭ la leĝa promeso malgrandigi vitrodomgasajn emisiojn kaj plirapidigi klimatan protekton, la vojo ankoraŭ estas longa. Pli ol ⅔ el necesa energio daŭre devenas de fosiliaj bruligaĵoj kaj en la lastaj jaroj estis neniu malgrandiĝo de vitrodomgasaj emisioj. Tial la eŭropunia klimatleĝo estas reviziata.