Klimata ŝanĝo
Ĉi tiu modulo temas pri ĝiaj kaŭzoj, simptomoj kaj konsekvencoj por naturo kaj homoj
Klimatprotektaj rimedoj
“La severeco kaj rapideco de klimata ŝanĝiĝo estas teruraj, nia tempoperiodo por agi eĉ pli mallonga, ol ni timis, kaj — tio estas gravega — pro tio, ekonomiaj kaj ekologiaj interesoj ne plu estas longdaŭre akordigeblaj.” Steinmeier, Frank-Walter; SPD-partiestro en la federacia parlamento de Germanio
La klimato ne povas esti stabila kaj daŭre ŝanĝiĝos. La demandoj aperantaj ĉi-kuntekste estas ĉefe: kiel rapide ĝi ŝanĝiĝas, kaj kiel ni reagas al tio. La alvoko por fari ion pri klimatŝanĝo estas celata kaj al politikistoj kaj al ekonomikistoj, kaj ankaŭ al ĉiu unuopa persono. Por malgrandigi aŭ mildigi la rapidecon kaj la efikojn de la tutmonda varmiĝo, klimataj politikoj estas kreataj en internacia, nacia kaj loka niveloj. Sed ĉiam estas malkonsentoj inter komercaj interesoj, politiko kaj socio, kaj tio malfaciligas la efektivigon de tiuj politikoj kaj regularoj.
Nun konatiĝu kun diversaj ekzemploj de klimata protektado en tri niveloj:
- Tutmonda
- Nacia
- Loka