Pri Tutmonda Retlernado

Konsciigi pri tutmonda kohereco kaj ĝiaj kaŭzoj, enrete

La Interreto kaj sociaj retoj ludas gravan rolon en niaj ĉiutagaj vivoj. Eblas komuniki kun preskaŭ la tuta mondo per retpoŝto, Facebook kaj Skajpo. Per la reto, ni povas informiĝi pri okazaĵoj kaj iliaj kuntekstoj per kelkaj klakoj. Tiuj trajtoj igas la Interreton taŭgan ilon por monda lernado.

Celoj

La celo de monda.eu estas doni ekscitan enkondukon al diversaj kompleksaj kaj polemikaj temoj por daŭre konsciigi la homojn pri mondaj problemoj. La platformo ebligas al la homoj de Eŭropa Unio kaj ekster eŭropaj landlimoj interesiĝi pri mondaj problemoj per interaga, kreema kaj diversa maniero. Tiel uzantoj pripensas siajn valorojn, stereotipojn kaj kondutojn, ŝanĝas sian vidpunkton kaj pensas kritikeme. Krome, uzantoj povas rekte kontakti unu la aliajn, ekzemple per la forumo, Facebook aŭ la mesaĝilo kaj tiel esti parto de tutmonda debato. La uzantoj havas eblon kompreni mondajn problemojn kaj identigi kaj uzi aron da agoj en nia tutmondiĝinta socio pri daŭripova evoluado kaj socia justeco.

Temoj

La temoj de la kursoj en monda.eu estas gravaj hodiaŭaj problemoj, laŭ la eduka sciencisto Wolfgang Klafki (Klafki 2007, p. 56-60). Ĉiuj temoj estas kompleksaj, interligitaj, interfakaj kaj transfakaj kaj ofertas ligojn de loka ĝis tutmonda nivelo. Krome, ĉiuj temoj estas forte ligitaj al la spertoj de la uzantoj. La platformo kreis kursojn pri la jenaj temoj:

  • Tutmondiĝo
  • Tutmonda ekonomio
  • Evoluado
  • Homaj rajtoj
  • Kritika pensado
  • Malriĉeco
  • Migrado
  • Seksa egaleco
  • Civitana socio
  • Medio
  • Klimata ŝanĝo

Instrumaniero

Pro tio, ke ne ekzistas lok-sendependaj celoj kaj taskoj en tutmonda lernado (vidu Seitz 2002, p. 378), gravas, ke la teoria instrumaniero estu malferma. La jenaj alineoj mallonge priskribas la instrumanieron uzata por tutmonda lernado en monda.eu.

Multaj edukaj programoj kaj praktikoj pri monda lernado estas starigataj kun malfacileco inter politikaj kaj pedagogiaj pozicioj. Tiu malfacileco estas kontinuo de komprenmanieroj: de kompreno, ke edukado inkluzivu taskon strebi al pli bona mondo, ĝis kompreno, ke edukado nepre estas malferma kaj ne povas konduki al antaŭdecidita rezulto.

La germanlingvaj (kaj aliaj, ekzemple la slovaka nacia strategio pri monda lernado) paroladoj pri la koncepta direkto de monda lernado estas karakterizataj de aparta koncentriĝo pri la maniero, laŭ kiu normaj celoj en edukado estas traktataj. Ĝi estas karakterizata de distingo inter agad-orientita kaj evolu-/sistem-orientitaj traktoj de teorioj de monda lernado.

La agad-orientita metodo emfazas vidon de daŭripova estonteco surbaze de socia justeco. Ĝi precipe celas kompetentecon de agado en solidareco. Aliflanke, sistemaj modeloj (surbaze de evolua teorio) emfazas zorgon pri kresko de komplekseco kaj progreso al monda socio. La ĉefa celo estas eduki por pensi kaj juĝi en interkonektitaj situacioj.

La kursoj preparitaj en monda.eu baziĝas sur sistem-orientita metodo. Ĝi baziĝas sur supozo, ke edukado povas prepari lernantojn alfronti la kompleksecon de vivo en monda socio, konsiderante kiel alfronti necertecon, nescion kaj riskon de manko de orientiĝo. Proksime ligita al monda lernado, ĝi sekvas pedagogian komprenon de lernaj procezoj, kiuj estas mem organizitaj kaj individuaj kaj iniciatataj de lernaj situacioj en propra medio, sed ne determinitaj de ili (Scheunplug 2008, p. 1). Tial laboro kun mondaj aferoj en monda.eu devas subteni komprenon, kritikan pensadon pri monda evoluo kaj kapablon juĝi kaj kontribui al sendependa kaj kreema malfermo de alternativaj ebloj interpreti, komuniki kaj agi. (Strategy Group Global Learning, 2009, p. 9f)

Metodo

Ĉiuj kursoj baziĝas sur la supremenciita metodo por monda lernado kaj sekvas koheran strukturon:

  • Organizitaj kiel meminstrua procezo, inkluzivas kelkajn proponojn por komenci diskutojn kaj interŝanĝojn kun aliaj uzantoj,
  • “Varmĝo” per komencaj esploraj demandoj pri la temo
  • Interaga komenca ekzerco, kiu ebligas al la uzanto sperti la rilatecon de la temo en sia ĉiutaga vivo
  • Aliro al temo laŭ diversaj perspektivoj per metoda diversa lerna procezo
  • Uzado de aktualaj ekzemplo por altigi la kompreneblon de kompleksaj aferoj por la uzantoj
  • Serĉado de alternativoj aŭ personaj oportunoj por agi
  • Konkludaj demandoj
  • Daŭro de ĉiu modulo: proksimume 4 horoj

Metodoj uzataj en la kursoj estas interalie: simulaj ludoj (tiel nomataj seriozaj ludoj), serĉado de spuroj, esplorado, gvidataj periodoj de pensado, videoj, muziko, demandoj por lanĉi diskutojn en la forumo kaj multaj ludoj por akiri sciojn.