Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Pajlohomo

“La ‘pajlohoma’ trompo estas ne nur logika trompo, sed vivstilo. ” Dinosaŭra bildrakonto de Ryan North

Tio estas unu el la plej konataj kaj interesaj manipulaj metodoj. Kiel ĝi funkcias? La manipulanto unue kreas falsan version de la argumento de la kontraŭulo (tiel nomatan pajlohomon) kaj poste provas humiligi tiun “argumenton”.

Ekzistas pliaj variantoj de tiu metodo, sed la kerno ĉiam estas la sama: meti en ies buŝon argumenton, kiun li ne diris, aŭ klarigi tiun argumenton en maniero, kiu ne estis originale celita, aŭ en kelkaj okazoj elpreni malgravan parton de argumento kaj provi montri, ke ĝi estas grava.

Ekzemploj:

“Ĉu vi aŭdis? La ministro pri defendo volas ĉesi financi nian tankan divizion. Mi tute kontraŭas tion: mi ne komprenas, kial li volus, ke ni estu tiel sendefendaj.”

Klarigo: la ministro pri defendo diris, ke li ne volas financi tankojn, sed la kontraŭulo provas pensigi, ke li volas malfortigi defendon de la lando. Sed oni ne povas konkludi tion de la originala aserto, ĉar tankoj tute ne estas la sola ebla defendilo. Eble ili estas tro malnovaj, aŭ la ministro volas transigi tiun monon al novaj aviadiloj, kiuj defendus la landon pli efike.

Persono A: Ni devas liberaligi la leĝon pri kanabo.
Persono B: Certe ne, senlima aliro al drogoj kontribuus al granda kresko de droga misuzo.

Klarigo: la persono A diris, ke oni devas liberaligi, do mildigi, la leĝon pri kanabo. La persono B troigis tion kaj metis la aserton de la persono A en nedefendeblan pozicion: senlima aliro al ĉiaj drogoj. Sed la persono A neniam diris ion tian. Eble li volis diri ŝanĝi la leĝon tiel, ke la vivo de studentoj ne estu ruinigita, se oni kaptas ilin dum ili fumas kanaban cigaredon, aŭ ebligi al kanabo esti uzata por kuracado.