Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Alvokoj al malprecizaj, falsaj aŭ netaŭgaj aŭtoritatoj

Alia speco de manipulo alvokanta emociojn estas alvokoj al malprecizaj, falsaj aŭ netaŭgaj aŭtoritatoj: personoj aŭ spertuloj, institucioj, iuj faktoj aŭ statistikoj. Ili ofte uzas argumentojn de aŭtoritatulo de alia fako.

“Nenio profitigos homan sanon kaj grandigos la ŝancojn de vivo sur tero tiel multe, kiel evoluo al vegetara dieto.”

Klarigo: kvankam Albert Einstein estis genia fizikisto kaj gajninto de Nobel-premio, li ne estis spertulo pri nutrado aŭ konservado de vivaĵoj. Tial lia opinio pri vegetarismo ne estas konsiderinda.

Klarigo: tiu argumento provas voki aŭtoritaton de doktoroj, kvankam ni ne scias, kiuj ili estas. Aldone al tio, unu el 10 dentistoj havas alian opinion (kvankam mi ne scias kial), danke al tio la statistiko ŝajnas pli kredinda. Samtempe, tiu manipula metodo estas ekzemplo de alvoko al kvanto, kiu trouzas nian naturan emon aliĝi al plimulto, eĉ kiam ni scias, ke plimulto ne nepre pravas.

“Madonna havas mojosajn okulvitrojn, mi devas aĉeti la samajn.”

Klarigo: tio temas pri famulo (argumento je populareco). Kaj famulo ne povas erari, ĉu ne?