Kritika pensado
Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj
Praktika tasko: laboru kun faktoj, fontoj kaj argumentoj
Tralegu tiun tekston pri justakomercaj etikedoj kaj respondu la sekvajn demandojn.
Frazo 1: “Justa komerco estas speco de komerco, kiu donas oportunon al famistoj, metiistoj kaj laboristoj en malpli evoluintaj landoj vivi per sia laboro en decaj kondiĉoj” (1), donante al ili pli bonajn kaj justajn prezojn kaj kontribuante al loka daŭripovo.
Frazo 2: La justakomerca sistemo nun funkcias kun 1,3 milionoj da homoj (farmistoj kaj laboristoj) en pli ol 70 evoluantaj landoj (2).
Frazo 3: Kelkaj homoj tamen asertas, ke la justakomerca sistemo estas tro limiga kaj ne sufiĉe helpas (3).
Frazo 4: Por aliĝi, farmistoj devas pagi kozitojn inter 400 £ kaj pluraj miloj da pundoj (4).
Frazo 5: Tio ekskluzivas la plej malriĉajn farmistojn, kaj tiujn, kiuj ne povas organiziĝi en komunumoj (4).
Frazo 6: Aliaj homoj asertas, ke profitoj de homoj aliĝintaj al liberkomerca atestilo estas troigataj (5).
Frazo 7: Ili asertas, ke ne estas bona pruvo, ke farmistoj enspezas pli da mono per justa komerco ol per aliaj atestilaj sistemoj aŭ tradicia komerco (6).
Frazo 8: Tial de justakomerca sistemo eble plej profitas grandaj markoj kiel Nestlé aŭ Cadbudy, kiuj uzas siajn (malmultajn) justakomercajn produktojn kiel ekologie kaj socie respektajn ilojn por publikaj rilatoj kaj profitas vendante tiujn produktojn kontraŭ pli alta prezo.
Frazo 9: Kvankam justa komerco povus havi avantaĝojn por kelkaj farmistoj, la avantaĝoj ne estas tiel grandaj, kion oni kredigas al konsumantoj.
Referencoj
- (1) La retejo Fairtrade.cz (NRO)
- (2) La retejo Fairtrade Foundation
- (3) The guardian. (2007). “Could do better”
- (4) Neviditelný Pes (2012) “Fair Trade nehraje fér” en la ĉeĥa aŭ slovaka aŭ The Independent (2012) ‘Is it really fair?’ angle
- (5) FAIR-raportistoj (2012) ‘The FAIRTRADE chocolate rip-off‘: transnacia esplorado
- (6) Retejo de la Instituto pri ekonomiaj aferoj: ”New research finds fairtrade movement is a distraction not a solution”.