Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Novnaciismo en postkomunismaj landoj

Naciismo estas komprenata kiel ia potenciala detruema fluo, kiu ankoraŭ ne havis ŝancon esprimiĝi en postkomunismaj landoj. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la malamikoj de civitana socio. En la landoj de la iam totalisma kaj poste aŭtoritata reĝimo de Sovetunio, ĝi estas reago al devigita integriĝo kaj centrismo farita por “socialisma internaciismo”. La ĉefa ideo de la revolucioj de 1989 estis revenigi la iamajn socialismajn landojn al natura politika evoluo de la ceteraj eŭropaj landoj, en kiuj civitana socio nature ĉeestas. Sed forta naciismo ofte kontraŭas civitanan socion, kiu estas konsiderata malamiko de nacio kaj nacieco, aŭ ofte konsiderata kiel eksterlandaj agentoj (eĉ lokaj civilsociaj organizaĵoj kaj iniciatoj). Tiu evoluo estas klare videbla en Rusio, sed ankaŭ en aliaj landoj.

Noto: novnaciismo kiel revivigo de naciismo post falo de komunismo ne estas novnaziismo.