Civitana socio
Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin
La defioj, kiujn devas alfronti civitana socio
En demokratiaj socioj, homoj ĝuas multajn civilajn rajtojn. Sed relative evoluinta civitana socio estas privilegio kaj ne antaŭkondiĉo de nia socia realo. Forta civitana socio ofte kontraŭas la profiton de registaro aŭ privata sektoro, se ekzemple ĝi batalas kontraŭ nova medie malrespekta baraĵo aŭ subtenas pli fortajn laborrajtojn. Tial ĝi povas aperi nur en specifaj cirkonstancoj, nur se civitanaj movadoj estas sufiĉe multhomaj, bazitaj sur nefinancaj aferoj, en diversa socio.
Eblas listigi 5 “malamikojn” de civitana socio:
- Despotismo: ideo de timo, kiu malinstigas ĉian grupon, kiu formiĝas inter socio kaj registaro. Tia registaro daŭre ekzistas en landoj, kie unusola estaĵo regas kun absoluta potenco, kiel en Norda Koreio, Ĉinio aŭ Rusio.
- Revivigo de tradiciaj moralaj valoroj kaj principoj, kiuj limigas civitanajn rajtojn. Ekzemplo estas ŝtato, kiu adoptas fortan religian moralan kodekson, kiu ne permesas al virinoj partopreni en la socio samnivele kiel viroj.
- Specifaj formoj de naciismo: tiukaze la plimulto gajnas, kaj asimilado estas uzata por formi idealan socion. Tio okazas nuntempe en multaj postkomunismaj landoj.
- Totalismaj idearoj: similaĵoj inter totalismaj ŝtatoj ekzistas inter nazia Germanio kaj aliaj faŝismaj statoj unuflanke, kaj aliflanke ŝtatoj kun soveta komunisma partio.
- Esencismaj kulturaj idealoj: ili formas “sociajn kaĝojn”, kiuj determinas funkcion kaj valoron de individuoj en socio. Politika rasismo estas unu el la ekzemploj. En ĝia kazo, la hierarkia strukturo limigas homojn kaj iliajn rajtojn libere esprimi siajn politikajn kaj aliajn opiniojn.
Noto: tiuj “malamikoj” tamen povas esti legitima parto de civitana socio en iuj cirkonstancoj, kaj fariĝi minaco nur kiam ili superas la aliajn elementojn de diversa socio. Ekzemple, dekstremaj grupoj povas esti parto de diversa civitana socio. Sed kiam ili ekhavas potencon, ili emas superi la aliajn kaj limigi civitanan socion.