Homaj rajtoj

Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin

Bazaj valoroj kaj principoj de homaj rajtoj

“Neniam la homoj plendis pri la universaleco de homaj rajtoj, kaj la homoj ne konsideris homajn rajtojn okcidenta aŭ norda altrudo. Ofte plendis iliaj regantoj.” Václav Havel

Homaj rajtoj baziĝas sur du fundamentaj valoroj:

  • homa digno
    tiu termino signifas, ke homo havas denaskan rajton esti valora kaj esti traktata etike
  • egaleco
    homaj rajtoj estas universalaj: tio signifas, ke homoj estas egalrajtaj, sendepende de aferoj kiel iliaj sekso, etno, ŝtataneco aŭ kredoj.

Ekzerco

El tiuj bazaj homaj valoroj eblas derivi pliajn. Bonvolu kongruigi ilin kun ilia difino:

Ĝi estas grava parto de homa digno kaj rilatas al tio, kion oni nomas potencigo de homoj. Se oni devigas iun iri kontraŭ lia volo, tio malfortigas lian homan dignon.
Ĝusta respondo: Libero elekti kaj decidi
Se oni ne aprezas ies individuecon aŭ toleremon, ties digno povas esti kontestata.
Ĝusta respondo: Respekto al aliaj
Tiu valoro devenas de la egala valoro kaj de tio, ke homaj rajtoj apartenas al ĉiuj el ni, sendepende de nia origino; ĝi inkluzivas ankaŭ toleremon.
Ĝusta respondo: Nediskriminacio
Tiu valoro certigas, ke ni ĉiuj havas la saman rajton esti traktata egale kaj juste.
Ĝusta respondo: Justeco
Tiu valoro temas pri tio, ke niaj agoj ofte rilatas kun aliuloj, do ni devas konsideri tion kaj ĉiam konsideri, ĉu ili malutilas al la rajtoj de aliuloj.
Ĝusta respondo: Respondeco

Krom tiuj valoroj, sur kiuj estas konstruitaj homaj rajtoj, estas aliaj gravaj principoj, kiujn ĉiuj landoj devas sekvi.

Principo 1: Universaleco

Homaj rajtoj estas universalaj kaj neforpreneblaj de ni. Ĉiuj homoj ĉie en la mondo rajtas havi homajn rajtojn sen ajna limigo. Tiu principo estas skribita en la artikolo 1 de la Universala deklaro pri homaj rajtoj, kiu diras: “Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.” (Prenita kaj adaptita de la retejo de la UN-a fonduso por loĝantaro)

Principo 2: Nedividebleco

Homaj rajtoj estas nedivideblaj. Ne gravas, ĉu ili temas pri civilaj, kulturaj, politikaj aŭ sociaj aferoj: homaj rajtoj estas parto de la digno de ĉiu homo. Sekve, ĉiuj homaj rajtoj estas egale gravaj kaj ne povas esti ordigitaj en hierarkia ordo. Malakcepto de unu rajto nepre malhelpas ĝui la aliajn. Tial ĉies rajtoj havi akcepteblajn vivkondiĉojn ne povas superi aliajn rajtojn, ekzemple la rajton je sano aŭ eduko. (Prenita kaj adaptita de la retejo de la UN-a fonduso por loĝantaro)

Principo 3: Interdependeco kaj neforprenebleco

Homaj rajtoj estas interdependaj kaj interligitaj. Ĉiu kontribuas al efektivigo de homa digno de persono per kontentigo de liaj evoluaj, korpaj, mensaj kaj spiritaj bezonoj. Plenumo de unuopa rajto ofte dependas, plene aŭ parte, de plenumo de aliaj. Ekzemple, plenumo de la rajto je sano povas dependi, en iuj cirkonstancoj, de plenumo de la rajto je evoluado, edukado aŭ informo. (Prenita kaj adaptita de la retejo de la UN-a fonduso por loĝantaro)

Pripensindaj demandoj

  • Kion signifas homa digno por vi?
  • Ĉu vi konsentas kun la neforprenebleco de homaj rajtoj?