Homaj rajtoj
Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin
Cirkonstancoj de homaj rajtoj
“Kiam ajn mi aŭdas iun, kiu argumentas favore al sklaveco, mi sentas fortan emon vidi ĝin aplikatan al li.” Abraham Lincoln
Homaj rajtoj estas grava parto de la vivo de homoj ĉirkaŭ la tuta mondo. Malrespekto de ili kontribuas al problemoj kiel malriĉeco, ekonomia malegaleco, perforto, seksa malegaleco, malbonigo de medio kaj multaj aliaj.
La ideo, ke homoj havas rajtojn, ne estas vere moderna ideo. Ĝi akompanis la homaron ekde malnovaj tempoj. La plej bone konataj ekzemploj estas la kodekso de Hammurabi, la Kiro-manifesto pri homaj rajtoj kaj la leĝaroj de diversaj malnovgrekaj urbo-ŝtatoj. Parolante pri tiaj dokumentoj, ĉiam necesas konsideri la specifajn historiajn cirkonstancojn. Alie ni povus juĝi ilin maljuste. Ekzemple, sklavmilitoj estis konsiderataj tute normalaj, laŭleĝaj kaj moralaj en antikva Ateno, tamen konata pro sia demokratio.
Nuntempe, homaj rajtoj estas diktataj de sistemo de internaciaj kaj naciaj interkonsentoj kaj aliaj kontraktoj, kiuj garantias ilin. La kompakta sistemo, kiun ni konas, aperis post la fino de la dua mondmilito, en junio 1945, kiam la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj estis aprobita.
Poste, aliaj dokumentoj, precipe la Universala deklaro de Unuiĝintaj Nacioj pri homaj rajtoj (10.12.1948), estis adoptitaj. La Deklaro devenis rekte de la spertoj de la Dua mondmilito kaj estas la unua tutmonda deklaro pri rajtoj, kiujn ĉiuj homoj rajtas havi. Ĝi iĝis la plej tradukita dokumento en la mondo: laŭ la libro Guinness de rekordoj, ĝi estis tradukita al 370 lingvoj. Diversaj aliaj homrajtaj instrumentoj estis evoluigitaj kaj agnoskitaj de la internacia komunumo (kaj tutmonda, kaj regiona), koncerne diversajn specifajn kampojn kiel infanrajtojn kaj rajtojn de praloĝantoj. Liston de ili vi povas trovi en la biblioteko.
Aliaj dokumentoj rilataj al homrajtaj aferoj:
- Magna Charta Libertatum (1215, Anglio)
- Deklaro de la rajtoj de homo kaj civitano (1789, Francio)
- Kontraŭsklaveca traktato (1890)
- Ĝenevaj akordoj (1864 kaj 1929)
- Ĉarto 77 (1977)
Pripensindaj demandoj
- Kio estis nova por vi