Homaj rajtoj

Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin

Amasinformiloj malrespektantaj rajtojn

Informado pri la cigana komunumo en Slovakio estas grava homrajta problemo rilata kun amasinformiloj. Analizo de informoj produktataj de slovakaj ĵurnalistoj montris, ke la aŭtoroj ne strebas kontraŭi la stereotipojn kaj antaŭjuĝojn; male, ili ofte eĉ bazas siajn informojn kaj rezultojn sur tiuj stereotipoj, ne provante rigardi la problemojn pli profunde por trovi ĝiajn kaŭzojn. Ili tre ofte uzas emociajn dirmanierojn kiuj, post legado, aŭdado aŭ spektado de tia enhavo, implicas, ke ĉiuj ciganoj ne surhavas ŝuojn kaj vivas en fekaĵo kaj ĉiuj estas samaj. La esprimo “homa digno” ofte estas nekonata termino por tiuj aŭtoroj, kaj nekapablo montri aliajn perspektivojn kaj kaŭzojn de la problemo estas evidenta.

Se ili volus, ili povus klarigi, ke ciganoj estas tre diversa socia grupo, plej multaj el ili estas asimilitaj kaj ne vivas en kolonioj, kaj plimulto estas respondeca pri la situacio de ciganoj.

Bona ilustra ekzemplo de la supremenciitaj problemoj estas tio, ke kiam la analizo komparis diversajn informaĵojn, ĝi montris, ke plej multaj estis bazitaj sur la samaj malmultaj kolonioj, kaj estis nur unu nudpieda infano montrita en pluraj artikoloj, pensiganta, ke ĉiuj ciganaj infanoj ne havas ŝuojn. La sekva ekzemplo estas la maniero, laŭ kiu amasinformiloj raportas pri evoluantaj landoj, kiam ili montras “Afrikon” kiel unu landon plenan je malsatego, malfeliĉo kaj malsano.

Tiu vidmaniero estas tre danĝera kaj faras la malon de tio, kion amasinformiloj devus fari: ĝi plifortigas antaŭjuĝojn anstataŭ kontraŭbatali ilin.