Homaj rajtoj
Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin
Praktika taskoj
-
Unue, bonvolu fari mapon de homrajtaj organizoj aŭ institucioj, inkluzive de ŝtataj, ktp., ĉirkaŭ vi, kiujn vi povus demandi pri helpo kaj konsiloj, aŭ al kiuj vi povus aktive kontribui. Listigu iliajn agojn kaj dividu ilin laŭ iliaj laborkampoj al:
- 1) aktivismo, lobiado kaj antaŭenpuŝado, inkluzive de raportado de kontribuoj al politikŝanĝoj;
- 2) edukaj agadoj kaj konsciigo;
- 3) helpo al tiuj, kies homrajtoj estis malrespektitaj.
- Nun imagu, kie unu el viaj rajtoj estis malobservata, ekzemple ke oni diskriminaciis kontraŭ vi, kiam vi kandidatiĝis por nova laboro. Bonvolu pensi pri tio, kion povus fari NRO-j kaj aliaj instancoj por helpi vin kaj solvi la situacion, kaj ankaŭ tiuj, kiuj povus helpi al vi konsciigi homojn pri la problemo kaj antaŭenpuŝi ŝanĝon. Proponu strategion de ilia uzado.