Migrado

Ĉi tiu modulo malkovras, kio estas migrado, kaj ebligas al ni koni nian propran migran historion

Unutaga diverseco

Migrado havas efikon ne nur al la vivoj, de migrantaj homoj, sed ĝi havas profundajn politikajn, sociajn, kulturajn, ekonomiajn kaj psikologiajn konsekvencojn al socio. Sed, ĉar migrado konstante ŝanĝiĝas, ne estas facile identigi la konsekvencojn frue.

Migrado, precipe interna migrado, progresigas urbiĝon. 51,6 % el la homoj jam vivas en urboj, antaŭ 60 jaroj estis 29,4 %.

Diversiĝo de socio estas evidenta ŝanĝo, kiu kaŭzas malsamajn reagojn en malsamaj kuntekstoj kaj landoj. Multaj bonvenigas novajn evoluojn, dum aliaj reagas kun timo aŭ eĉ malamo.

Ekonomie, movado de laborantoj kaj profesiuloj el landoj havas efikon al la ekonomio de tiuj landoj. Aliflanke, la mono, kiun migrantoj sendas “hejmen” estas tre grava por multaj landoj en la sudo.

Spertu unu tagon atentante pri diverseco. Observu vian ĉirkaŭaĵon: kiel migrado kaj diverseco ĉeestas en via kompanio kaj via areo?