Migrado

Ĉi tiu modulo malkovras, kio estas migrado, kaj ebligas al ni koni nian propran migran historion

Ĉu vi sciis, ke…

  • …80 % el rifuĝintoj gastas en evoluantaj landoj? La landoj, kun plej multe da rifuĝintoj estas Pakistano, Irano kaj Sirio.
  • …Kataro havas la plej grandan proporcion da eksterlandanoj en la tuta mondo? 80 % el la loĝantoj estas civitanoj de alia lando.
  • …Luksemburgo havas la plej grandan proporcion da eksterlandanoj en Eŭropo? 43 % el la loĝantoj estas civitanoj de alia lando, 31 % el kiuj devenas de alia EU-ŝtato.
  • …43 milionoj da homoj en la mondo fuĝas? 85 % el ili estas tiel nomataj interne movitaj homoj, kiuj moviĝas ene de sia lando.
  • …Afganio estas la lando, en kiu plej multe da rifuĝintoj vivas en ekzilo? En 2007, tri milionoj da afganoj vivis en ekzilo, preskaŭ 2 milionoj en Pakistano kaj 910 000 en Irano.
  • …plej multaj rifuĝintoj vivas en Pakistano? Laŭ UN estis 1,7 milionoj da internaciaj rifuĝintoj en Pakistano en 2011.
  • …2/3 el ĉiuj migrantoj en Aŭstrio devenas de EU? Plej multaj venas de Hungario, Germanio kaj Rumanio.
  • …plej multaj kandidatiĝoj por azilo en 2008–2011 estis senditaj al Sudafriko? Nur en 2011 estis 107 000 kandidatiĝoj.
  • …en Germanio, migrantoj altigas la eduknivelon? En 2012, 43 % de enmigrintoj estis universitataj diplomitoj, laborestroj aŭ inĝenieroj, kompare kun 25 % el tiuj jam vivantaj en Germanio.