Tutmondiĝo

Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn

La aspektoj de tutmondiĝo

Ni ĉiutage surhavas vestaĵojn faritajn ekzemple en Azio, kaj trinkas kakaon faritan el faboj, kiuj devenas de Afriko. Multaj aferoj, kiujn ni konsumas kaj posedas, kaj ankaŭ niaj kutimoj, rilatas al aliaj partoj de la mondo kaj etendiĝas sur la tuta tero, kreante kompleksan reton de interrilatoj ĉirkaŭ la tuta mondo.

Ĉar tutmondaj konektoj koncernas multajn flankojn de via vivo, vi nun okupiĝos pli detale pri la konsekvencoj de tutmondiĝo en ekonomio, politiko, ekologio, socio kaj kulturo.

Por komenci, legu la jenan rutinon de la paĝo 3 kaj provu trovi ekzemplon de ĉiu dimensio de tutmondiĝo.

  • La ekonomia aspekto de tutmondiĝo
  • La politika aspekto de tutmondiĝo
  • La ekologia aspekto de tutmondiĝo
  • La socikultura aspekto de tutmondiĝo