Tutmondiĝo
Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn
Uzado de tiuj teknologioj
Ne nur ekzisto de teknologio, sed ankaŭ ĝia uzado estas necesa por tutmonda interdependeco.
- Ĉu vi konas homojn ĉirkaŭ vi, kiuj havas nek poŝtelefonon, nek Interreton? Se jes, kiom?
- Kiom ofte vi iras aŭte, trajne aŭ aviadile?
- Ĉu vi ofte vojaĝas eksterlande?
- Kiom da tempo vi pasigas ĉe Interreto ĉiutage?
- Ĉu vi ofte spektas televidon kaj aŭskultas radion?
- Pensu pri viaj gepatroj aŭ geavoj. Kiaj ili estas/estis ĉi-rilate?
Aera kaj mara trafiko, kune kun la nombro da poŝtelefonposedantoj kaj interretuzantoj, multobliĝis en la lastaj jaroj. Antaŭ kelkaj jaroj, ankoraŭ estis tre grandaj diferencoj inter evoluintaj kaj evoluantaj landoj pri uzado de komunikaj kaj transportaj teknologioj. En 2005, ekzemple, 44,7 % el ĉiuj hejmoj en evoluintaj landoj havis privatan aliron al Interreto, en evoluantaj landoj estis 8,1 %. Kvankam daŭre estas diferenco en distribuo, okazis rapida progreso, ĉefe en la uzo de komunikaj teknologioj. Precipe poŝtelefono ludis specialan rolon en evoluantaj landoj kaj estas uzata por nefizika pagado kaj retumado. La jenaj grafikaĵoj ilustras la situacion.
Retuzantoj en la mondo en 2012 rilate al la loĝantaro
Nombro da poŝtelefonuzantoj por 100 loĝantoj
* Taksataj valoroj
Fontoj
http://www.internetworldstats.com/stats.htm
ITU Key Global Telecom Indicator 2011
Nuscheler, Franz (2004): Entwicklungspolitik. Bonn: Dietz