Tutmondiĝo

Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn

Kaŭzoj de tutmondiĝo

Unue spektu ĉi tiun videon:

La termino “tutmondiĝo” estas vaste uzata nur de kelkaj jaroj, ne ekzistas unu sola akceptata difino. En 1961 estis unuafoje menciita “globalisation” en angla vortaro. Se vi serĉas “globalize” en vortaro, vi trovos “etendi por kovri la tutan Teron”.

Sed translimaj ligoj en ekonomia, politika, ekologia kaj soci-kultura niveloj ne estas moderna fenomeno: ili ekzistis jam antaŭ longe en la homa historio. Eĉ antaŭ jarcentoj, varoj estis transportataj laŭ la Silka Vojo de Azio al Eŭropo kaj ekzistis politikaj imperioj, kiel tiu de malnovaj grekoj, kiuj etendiĝis de la Nigra Maro ĝis nuntempa Hispanio. Sed ligoj en la 20-a jarcento treege rapidiĝis kaj intensiĝis.

Ĉefa kaŭzo de tio estas teknologia progreso, precipe en komunika kaj transporta teknologio. En 1800, liverado de mesaĝo de Eŭropo al Ameriko daŭris plurajn semajnojn. Same longe estis transporto de homoj aŭ varoj trans oceano. Danke al teknologiaj elpensaĵoj, hodiaŭ novaĵoj, informoj kaj bildoj estas sendataj en sekundo kaj homoj kaj varoj estas rapide transportataj al la alia flanko de la mondo.

Fontoj

http://www.duden.de/suchen/dudenonline/globalisieren
http://doku.cac.at/globaleslernenpolitischebildung.pdf