Tutmondiĝo
Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn
Praktika ekzerco rilate al via ĉiutaga rutino
Por konscii pri tio, kiel tutmondiĝo influas vian vivon, kaj kiel vi estas konektita al la mondo, indas respondi la jenajn demandojn. Rigardu atenteme la pakaĵon de via manĝaĵo kaj produktoj kaj, se necese, serĉu la mankantajn informojn en la reto.
- De kie venas la kafo, teo kaj oranĝosuko, kiujn vi trinkas?
- Ĉu vi kelkfoje manĝas ĉokoladon? De kie venas la ingrediencoj?
- Pri kiuj mondopartoj raportas televido, radio kaj gazetoj?
- En kiu lando estis produktita via komputilo?
- De kie venas la mebloj en via loĝejo?
- Ĉu vi havas konton en socia reto (Facebook, Twitter, Google+, MySpace, Xing…)?
- De kie venas la ĝinzo kaj T-ĉemizo, kiun vi surhavas?
- Krom Amnestio Internacia, ĉu vi konas neregistarajn organizaĵojn (NRO) aŭ alispecajn internaciajn organizaĵojn, kiuj laboras tutmonde?
- En kiu mondo estis produktita via aŭto?
- Kiom da lingvoj vi parolas?
- Ĉu vi vojaĝis ekster EU dum ferio en la lastaj jaroj?
- De kiu lando venas via plej ŝatata televidserio?